Sidir Vorobkeviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sidir Vorobkeviĉ
Sidir Vorobkeviĉ (1881)
Sidir Vorobkeviĉ (1881)
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1836 (1836-05-17)
en Ĉernivco
Morto 19-an de septembro 1903 (1903-09-19) (67-jaraĝa)
en Ĉernivco
Religio ortodoksismo vd
Etno ukrainoj vd
Lingvoj ukrainarumanagermana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario vd
Alma mater Ĉernivca UniversitatoUniversitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno vd
Familio
Gefratoj Hryhorii Vorobkevych vd
Profesio
Okupo poeto • aŭtorokomponistoverkisto • redaktisto • ortodoksa sacerdoto • voĉa instruisto • muzikinstruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vorobkeviĉ Sidir ukraine Сидір Воробкевич (1836-1903) - ukraina verkisto, komponisto, pedagogo, pastro ortodoksa. Lernis en la gimnazio de Ĉernivco, seminario. Servante kiel pastro en vilaĝoj li lernis folkloron. Ekzameniĝis pri instruado de kantado kaj ĥorkondukado en konservatorio de Vieno en 1868. Instruis en seminario kaj Ĉernivca Universitato. En la universitato li prezidis la Ukrainan literaturan societon. Verkis multajn versojn, poemojn, novelojn en la lingvoj ukraina, rumana, germana; aŭtoris artikolojn pri komponistoj kaj verkistoj. Laŭ Ivan Franko Vorobkeviĉ estis unu el "la plej unuaj alaŭdoj de nova printempo de l'nia popola renaskiĝo".

Poem-kolekto "Super Pruto" aperis dank'al I. Franko en 1901. Verkoj tradukitaj en la germana, bulgara, rusa. Lian poemon "Ekludu, cigano!" esperantigis Denteto.