Sidney Darlington

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Sidney Darlington (* 1906-07-18 Pittsburgh, Usono; † 1997-10-31 Exeter, New Hampshire) estis usona inĝeniero.

Vivo kaj atingoj[redakti | redakti fonton]

En 1928 li ricevis la gradon de Bakalaŭreato en Fiziko kun magna cum laude je la Universitato Harvard kaj en 1929[1] la Bakalaŭreaton en naturscienco en la fako Elektrotekniko je la MIT. Post tio li fariĝis membro de la Bell Laboratories en Murray Hill, New Jersey, kie li restis ĝis lia emeritiĝo en 1971.

Dum tiu tempo li ricevis doktoriĝan diplomon[2] (Doktoro je Fiziko, 1940, Columbia University) kaj diversajn honorigojn por siaj atingoj. Inter aliaj inventis la impulskomprimigan „Ĉirp-Radarteknikon“. kaj la cirkviton Darlington, je kiu du transistoroj estis konektitaj unu post la alia por pli alta amplifo. Li ricevis patenton por sia ideo meti ambaŭ transistorojn sur unu komunan bazon. Tio estis kvazaŭ la unua integra cirkvito. Sed li nur patentigis sian ideon por du transistoroj, ne por pli multaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Keferencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sidney Darlington, Development of a tuned laboratory vacuum tube galvanometer, 1929, B.S.-Thesis, Massachusetts Institute of Technology, Dept. of Electrical Engineering, 1929, OCLC=36620405.
  2. Sidney Darlington, Synthesis of reactance 4-poles which produce prescribed insertion loss characteristics, including special applications to filter design, Cambridge Mass., 1939, Ph.D.-Thesis, Columbia University, 1940. OCLC=35806342.