Sidney Sonnino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sidney Sonnino

Barono Sidney SONNINO (11-an de marto 1847, Pizo, Italio24-an de novembro 1922, Romo) estis itala politikisto, ĉefministro (1906, 1909–10) kaj ministro pri eksteraj rilatoj de Italio. Li antaŭhelpis, ke Italio partoprenis la unuan mondmiliton en flanko de la entento.

Vivo

Patro de Sonnino estis la juddevena Giorgio Sonnino (kiu konvertiĝis al anglikanismo); lia patrino estis kimra. Sonnino mem estis protestanto laŭ religio.

Li servis kiel diplomato en la 1860-aj jaroj, poste studis la italan politikan, socian kaj ekonomian vivon. Lia unua verko aperis pri Sicilio (La Sicilia nel 1876), en 1878 li komencis eldoni la ekonomian semajnan eldonaĵon Rassegna Settimanale, kiun li poste transformis al politika taggazeto.

Oni elektis lin en 1880 parlamentano kaj li iĝis vic-ŝtatsekretario de la financa ministro. Li iĝis dum la financa krizo en 1893 ministro pri financoj kaj eldonis impostajn leĝojn, per kiuj Italio evitis la ekonomian kolapson. Post kiam la registaro abdikis post la malvenko en Etiopio, Sonnino longtempe gvidis la parlamentan opozicion. Li estis mallongtempa ĉefministro en 1906 kaj 1909–10, sed ne estis tre sukcesa.

Sonnino iĝis ekstera-afera ministro en novembro de 1914 en registaro de Antonio Salandra kaj li rekonis, ke Italio povas peti altan prezon por aliĝi al la unua mondmilito. Ĉar Aŭstrio-Hungario ne cedis al la italaj postuloj, li traktatis kun la entento sukcese.

Li sukcese konvinkis la registaron ekpartopreni la militon, kvankam la parlamento ne kunsidis. Li restis dum la tuta milito ministro pri eksteraj rilatoj de Italio. Kiam en junio de 1919 abdikis la Orlando-registaro, ankaŭ li retiriĝis de la politiko.