Sido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granat-arbo, kies nomo rilatas al Sido, naskiĝis el la sango de unu el tiu heroinoj.

Sido (el la greka, «granato») estas la nomo de diversaj rolulinoj de la helena mitologio:

  1. Unu el la danaidinoj, la kvindek filinoj de Danao kiuj mortigis siajn edzojn dum la nupto-nokto. La urbeto Side (iom norde de la kabo Maleo, en Peloponezo) ricevis ĝian nomon el tiu rolulino[1].
  2. Edzino de Oriono kaj patrino, kun li, de du filinoj, Metjoko kaj Menipo. La diino Hero ĵetis ŝin en Hadeson pro tio ke ŝi pretendis konkuri en beleco kun la diino[2].
  3. Sido, eponimo de la fenica urbo Sidono, estis la edzino de Belo[3], reĝo de Egiptio, do patrino de Egipto, Danao kaj Cefeo, reĝoj de Egiptio, Libio kaj Etiopio, respektive. Tamen, diversaj verkistoj asertas ke la edzino de Belo, kaj patrino de lia idaro, nomiĝis Ankinoo.
  4. Filino de la antaŭa kaj de Belo, reĝo de Tebo[4].
  5. Azia heroino, filino de Taŭro kaj edzino de Cimolo. Ŝi nomigis la panfilian urbon Side[5].
  6. Junulino kiu, por eviti la proponojn de sia patro, pendumis sin el arbo-branĉo ĝuste sur la tumbejo de sia patrino. El ŝia sango, la gedioj spruĉigis granat-arbon. Ŝia patro estis transformita en milvo, birdo kiu laŭ la legendo neniam haltas sur la branĉoj de granat-arboj[6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.22.11.
  2. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.4.3.
  3. Fragmenta Historicorum graecorum. Eld. T. & T. Müller, Parizo, 1841-1870.
  4. J.F.M. Noël. Dictionaire de la Fable et de la Mythologie.
  5. Stefano el Bizanco. Etniko, 4.
  6. Didot. Didaktika kaj bukolika poezio.