Sidonie Dlouhá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sidonie Dlouhá
Persona informo
Morto 9-an de aŭgusto 1940 (1940-08-09)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Sidonie Dlouhá (mortis la 9-an de aŭgusto 1940) estis ĉeĥa pionira esperantistino.

Pri ŝia vivo konserviĝis nur malmultaj informoj. La mortanonco sciigas, ke ŝi estis prezidantino de la rondeto de esperantistinoj en Prago kaj membro de Prepara Komitato de la 13-a Universala Kongreso okazinta en Prago en 1921. Ĉe la Rondeto de Esperantistinoj ŝi laboris komence kiel sekretariino sub prezidanteco de Julie Šupichová.

En Esperantský zpravodaj (Esperanto-informilo) 1923 ŝi gvidis rubrikon Anguleto por progresintoj.

Dum vintra sezono 1935/1936 kunvenadis ĉiulunde inter 19-21 horoj en privata loĝejo de f-ino Sidonie Dlouhá 15 lokaj esperantistoj por aŭskulti prelegojn de Julie Šupichová pri la tutmonda literaturo kaj pri Esperanto-novaĵoj.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • La stelo de Smetana (La Progreso 9/1921)
  • Co čísti? (Kion legi? - Esperantský zpravodaj 3/1922)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Karel Václav Rais: Ofero de malriĉa patrino (La Progreso 10/1922)
  • Rudolf Medek: Pilgrimado de infanoj en Siberion (La Progreso 1926)
  • Prezidento Masaryk al la infanoj (La Progreso 1928)
  • Alois Jirásek: Malnovurba astronomia horloĝo (En: Julie Šupichová: Legu kaj parolu)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]