Sieĝo de Barcelono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sieĝo de Barcelono estis unu el la lastaj militaj operacioj de la Milito de hispana sukcedo. Ĝi okazis inter la 25a de julio de 1713 kaj la 11a de septembro de 1714. La batalo alfrontis la defendantojn de Barcelono, la armeon regulan katalunan, trupojn devenajn de aliaj lokoj de la Kronlando de Aragono kaj aliancanojn de la ĉefduko Karolo, kontraŭ la trupoj de Filipo la 5-a (Hispanio).