Sieĝo de Konstantinopolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Konstantinopolo kaj ĝiaj landaj muroj kaj haveno.

Kiam Mehmedo la 2-a supreniris la tronon en 1451 li dediĉis sin mem al plifortigado de la Otomana Mararmeo kaj en la sama jaro faris preparojn por la konkero de Konstantinopolo. En la mallarĝa markolo Bosporo, ekzistis fortikaĵo Anadoluhisarı, konstruita de lia praavo Bajezido la 1-a sur la azia flanko; Mehmedo starigis paran pli fortan fortikaĵon nomita Rumelihisarı sur la eŭropa flanko kaj tiel havi kompletan kontrolon de la markolo. Kompletiginta la fortikaĵojn, Mehmedo ekpagigis imposton al ŝipoj pasantaj ene de atingo de ties kanonoj. Venezia ŝipo rifuzanta signalojn halti, estis sinkita per ununura pafo kaj ĉiujn la transvivintajn maristojn oni senkapigis.

En 1453 Mehmedo komencis la sieĝon de Konstantinopolo kun armeo inter 80.000 ĝis 200.000 tersoldatoj kaj mararmeo el 320 ŝipoj, kvankam plejmulto el ili estis transport- kaj magazen-ŝipoj. La urbo estis nun ĉirkaŭigita de maro kaj lando; la floto ĉe la enirejo de la Bosporo estis streĉita de marbordo al marbordo en la formo de duonluno, malhelpante ajnan helpon el la maro por la sieĝitoj.

En frua aprilo, la Sieĝo de Konstantinopolo komenciĝis. Post pluraj nesukcesaj klopodoj, la muroj de la urbo rezistis al la turkoj kun granda malfacileco.

La sieĝo estis plenumita kun nemezurebla fortostreĉo. Oni aplikis la plej grandajn kanonojn, kiuj tiam ekzistis en la mondo, kaj eĉ transportis, per la brakofortoj de sklavoj, dekojn da ŝipoj super la tero de Bosporo ĝis la Ora Korno transpasante la krutajn galatiajn altaĵojn de Galata, por ĉirkaŭiri la faman ĉenon instalitan kiel baro inter la enfluejo de la Ora Korno kaj la Marmora Maro.


MEHMED LA KONKERANTO ( Fatih Sultan Mehmed Khan Ghazi )
maldekstre kaj dekstre: Portretoj de MEHMED LA KONKERANTO
la du mezaj: La Konkero de Konstantinopolo je la 29-a de majo 1453
Otomana miniaturo bildiganta la sultanon Mehmed la 2-an dum li flaras rozon Lia Eniro en Konstantinopolon
de Jean-Joseph Benjamin-Constant.
La sieĝo de Konstantinopolo
de Fausto Zonaro (1854-1929).
Portreto de Gentile Bellini, 1479
(70 x 52 Nacia Galerio, Londono).


Konstantinopolo falis la 29-an de majo post kvindekseptagan sieĝon. Post ĉi tiu konkero, Mehmed movis la Otomanan ĉefurbon de Adrianopolo al Konstantinopolo. Li estis 21-jaraĝa.

Post la Falo de Konstantinopolo, Mehmedo alprenis la titolon de "Cezaro" de Romo (Kayser-i Rûm), kvankam ĉi tiu nomo ne estis agnoskita de la Patriarko de Konstantinopolo nek de la kristana Eŭropo. La aserto de Mehmedo praviĝis sur la koncepto ke Konstantinopolo estis la sidejo de la Romia Imperio, post la translokigo de la ĉefurbo tien en la jaro 330 kaj la falo de la Okcident-Romia Imperio. Mehmedo ankaŭ havis sangan rilaton al la Bizanca Imperia familio; lia antaŭulo, Sultano Orhano la 1-a edzinigis Bizancan princinon kaj Mehmed eble asertis devenon de Johano Tzelepes Komnenos. Li ne estis la nura reganto alprenante tian titolon, kaj tion faris ankaŭ la Sankta Roma Imperio en Okcidenta Eŭropo, kies imperiestro, Frederiko la 3-a, spuris sian descendon el Karolo la Granda kiu akiris la titolon de Roma Imperiestro kiam li estis kronita de papo Leono la 3-a en 800 - kvankam neniam agnoskita kiel tia de la Bizanca Imperio.