Batalo de Modlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sieĝo de Modlin)
Ruinoj de la suda pontokapo.

La Batalo de Modlin estis batalo kiu okazis dum la germana invado de Pollando en 1939 en la komenco de la Dua Mondmilito. La Fortikaĵo de Modlin estis dekomence la sidejo de la Modlina Armeo ĝis sia retiriĝo orienten. El la 13a de septembro al la 29a de septembro 1939 ĝi utilis kiel defendocitadelo por la polaj fortoj sub la komando de la generalo Wiktor Thommée kontraŭ la atakaj germanaj unuoj. Tiu luktado klare ligiĝis kun la strategia situacio de la Batalo de Varsovio.

La Polaj fortoj defendantaj la fortikaĵon estis la kirastrajno Śmierć ("morto") kaj la Modlina kontraŭ-aviadila baterio, kiu ŝajne forpafis pli da aviadiloj de la Luftwaffe ol ajna alia en la tuta septembra kampanjo.

La Fortikaĵo de Modlin kapitulacis la 29an de septembro, unu el la lastaj kiuj fordonis siajn armilojn en la kampanjo, kapitulacante 24 000 trupojn.[1] Kelkajn tagojn antaŭe, la germano Rochus Misch klopodis negocadi la kapitulacon de la fortikaĵo spite esti vundita, pro kio li ricevis la Feran Krucon.[2]

Koordinatoj: 52° 26′ 18″ N 20° 40′ 55″ O / 52.438333 °N, 20.681944 °O / 52.438333; 20.681944 (mapo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zaloga, S.J., 2002, Poland 1939, Oxford: Osprey Publishing Ltd., ISBN 9781841764085 p 78.
  2. Schnoor, Stefan; Boris (15a de majo 2011). "The last survivor of Hitler's downfall - The Fuhrer's bodyguard gives last interview". Daily Express. Alirita la 20an de decembro 2018.