Sieĝo de Varsovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Polaj defendantoj.

La Sieĝo de Varsovio de 1939 estis la batalo inter unuoj de la pola armeo (Armia Warszawa) kiuj defendis la ĉefurbon Varsovio, en Pollando, kaj la germana armeo, antaŭita de bombardado fare de la Luftwaffe komencita la 1an de septembro 1939.

La surtera batalo komenciĝis la 8an de septembro, kiam la unuaj kirasitaj unuoj germanaj eniris en la sektoro Wola el la periferiaj kvartaloj de la sudoriento de la urbo. Spite la triumfecajn germanajn informojn, kiuj anoncis rapidan kapton de la urbo, la atako estis repuŝita, kaj tiel komenciĝis la propra sieĝo de la ĉefurbo. Tiu daŭris ĝis la 28a de septembro, kiam la pola soldataro estrita de la generalo Walerian Czuma kapitulacis.La venontan tagon, ĉirkaŭ 100 000 polaj soldatoj forlasis la urbon kaj estis kaptitaj kiel militprizonuloj. La 1an de oktobro, la germana armeo eniris en la urbon, kaj komenciĝis etapo de okupacio kiu daŭros ĝis la insurekcio de Varsovio, kaj finfine ĝis la liberigo de la urbo la 17an de januaro 1945. Varsovio iĝis tiel la eŭropa ĉefurbo kiu plej longe estis en posedo de Nazia Germanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Abstracts of official documents for WWII - Chap 6-8, pp 78-121
  • Bryan, Julien - Siege. New York, NY: Doubleday, Doran, 1940
  • Konwinski, Norbert (1978) - The Mayor: Saga of Stefan Starzynski. Claremont: Diversified Enterprises. ISBN 0-9601790-0-3.
  • Bartoszewski, Władysław - 1859 Dnii Warszawy (1859 tagoj de Varsovio) - Wydawnictwo Znak, Kraków 1974 (en pola)