Sieĝo de la komunista ĉefsidejo
Sieĝo de de la komunista ĉefsidejo apartenis al la plej gravaj okazintaĵoj dum Hungara revolucio de 1956. Tio okazis en la 30-an de oktobro 1956 en Budapeŝto. Gravaj cirkonstancoj restis nebulaj, la okazintaĵo ne konformas al la plena revolucio. Pri tio estas kontraŭaj diversaj opinioj.
Antaŭaĵoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefsidejo estis konstruita post la 2-a mondmilito, pri la konstruaĵo oni komencis etendiĝi nekontrolitaj informoj. Vespere de la 23-an de oktobro 1956 laŭ ordono 46 specialaj policanoj-gvardianoj (ili servis la partion) alvenis por defendi la komunistan ĉefsidejon. Tago post tago alvenis komunistoj kun ties familianoj, ĉar la domego estis forte defendata. Resume 150 homoj vivis en la ĉefsidejo. Preskaŭ kontraŭe situas Teatro Erkel, kiun Ruĝa Armeo okupis, krome ankaŭ 3 sovetiaj tankoj defendis la placon kun la ĉefsidejo.
En la 28-an ĉefministro Imre Nagy (politikisto) nuligis la ŝtatodefendan gvardion (komprenu. partia gvardio), samtempe li establis revolucieman gvardion. En la sekva jaro laŭ pakto Ruĝa Armeo forlasis Budapeŝton, la ĉefsidejo perdis gravajn defendantojn. Tamen la defendantoj kolektis plu homojn trairantajn sur la placo, ili parte estis transdonitaj al la ordinara polico, aliaj estis ĵetitaj en kelojn.
Kelkaj opinias, ke en la ĉefsidejo oni planadis puĉon, sed nepre menciindas, ke inter la defendantoj estis stalinistoj, sed ankaŭ reformemaj komunistoj.
La sieĝo
[redakti | redakti fonton]Antaŭtagmeze en la 30-an alvenis armitaj revoluciuloj alvenis kaj pro konflikto daŭraj pafadoj kaj uzoj de mangrenadoj okazis. La defendantoj telefone petis helpon, sed neniu scias - kial? - ne alvenis helpo. Eĉ alvenis tanko, kiu helpis la la revoluciulojn. Fine por apogi la defendantojn el Újpest ekiris 3 tankoj. Inter la tankoj ne estis radia ligilo, tial laŭ la kutimo la 2 tankoj plene imitis la ĉeftankon, kies gvidanto ne estis budapestano, li ne konis lokon de la ĉefsidejo, kelkfoje la tankoj vojeraris. Fine ili alvenis, sed la ĉeftanko vidis la revolucian tankon atakanta la ĉefsidejon, tial la ĉeftankestro supozis, ke ankaŭ li devas ataki la sidejon. La defendantoj vidis, ke batali plu estas vane.
Triopo komencis eliri kun blanka flago. Pri tio estas 2 kontraŭaj opinioj:
- la triopo vidis, ke ili ne ricevos indulgon, tial ili returniĝis, dume li estis trafitaj per kugloj
- la triopo komencis eliri, dume aliaj defendantoj mortpafis ilin, ĉar ili volis batali plu.
Estas fakto, ke ili ricevis la kuglojn al la dorsoj. Ĉiuj batalantoj uzis samajn sovetiajn kuglojn, estas enigmo la mortoj.
Laŭ atakantoj ili ekvidis la blankan flagon, tial ili malkaŝiĝis, tiam el la fenestroj ili ricevis pafojn. Tio kaŭzis grandan koleron, ili tuj okupis la domegon. Komenciĝis linĉadoj kaj krudaj murdoj, kelkaj defendantoj estis pendumitaj tre kruele. Kelkaj mortintoj estis batitaj eĉ post la morto.
Resume 25 defendantoj mortis, cento rifuĝis tra la najbara loĝdomo. La atakantoj perdis ĉ. 20-30, resume en la hospitaloj estis 50 vunditoj.
Post la sieĝo
[redakti | redakti fonton]Inter la revoluciuloj etendiĝis opinio, ke sub la ĉefsidejo sekretaj keloj etendiĝas. Ili trovis nenion, nur kutimajn kelojn, sed ankaŭ nun estas opinio, ke tio ekzistas. Estas opinio, ke enirejo de la sekretaj keloj estas en la unua etaĝo.
Eksterlandaj ĵurnalistoj fotis la sieĝon kaj la linĉadon. En la sekva jaro János Kádár sendis taĉmenton al eksterlando, ili kolektis ĉiujn fotojn pri la sieĝo. Laŭ tio estis kondamnitaj je morto 36 revoluciuloj, en la praktiko restis neniu pluviva atestanto.
La ĉefsidejon longe profitis la socialistoj, fine estis vendita, sed la nova posedanto ne profitas la konstruaĵon.