Siegen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siegen
Blazono
Siegen (Germanio)
Siegen (Germanio)
DEC

Map

Flago
large district town • urba komunumo de Germanio • urbego • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Arnsberg
Distrikto Distrikto Siegen-Wittgenstein
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0271
Poŝtkodo 57001–57080
Aŭtomobila kodo SI
Oficiala Municipokodo 05970040
Politiko
Adreso de la administrejo Markt 2, 57072 Siegen
Demografio
Loĝantaro 102560 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 53′ N, 8° 1′ O (mapo)50.8755555555568.0166666666667Koordinatoj: 50° 53′ N, 8° 1′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 250 m
Areo 114 km²
Oficiala retejo http://www.siegen.de
vdr

Siegen estas urbo en la pleja sudoriento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, borde de la rivero Sieg. Ĝi apartenas al la distrikto Siegen-Wittgenstein, kaj estas ties administra centro kaj senkonkurence plej granda urbo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 102 560 loĝantojn.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Museum für Gegenwartskunst, Siegen (5782916713).jpg
Muzeo pri nuntempa arto

La teatro Apollo, trakonstruita eksa urbocentra kinejo el la unua duono de la 20-a jarcento, funkcias ekde la 1-a de septembro 2007 kaj estas inter la plej gravaj novaj mezeŭropaj teatroj de la jardeko. Jam ekde 1992 la kultura domo Lüz gastigas proksimume 150 kabaredajn, muzikajn kaj teatrajn surscenigojn jare.

Pli grandajn eventojn gastigas la urba teatro (iom pli ol 800 sidlokoj) kaj la halo Siegerlandhalle (2300 sidlokoj). Krome regule okazas subĉielaj koncertoj kaj teatraĵoj en la ena korto de la "Suba Kastelo".

En la urbo ekzistas filharmonia orkestro de la regiono suda Vestfalio, kaj multaj pliaj korusoj kaj orkestroj.

El la urbaj muzeoj aparte elstarigindas la muzeo pri nuntempa arto, en la "Suba Kastelo".

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la historia urbo dum la Dua Mondmilito detruiĝis je proksimume 80 procentoj, restis respektive rekonstruiĝis pluraj historiaj vidindaĵoj. Interalie ekzistas du urbaj kasteloj, kiuj nomiĝas "Supra" kaj "Suba":

"Supra Kastelo" (Oberes Schloss)[redakti | redakti fonton]

La fortikaĵo sur la monto Sieg unuafoje skribe menciiĝas dum la jaro 1259. Dum la mezepoko ĝi estis la hejma kastelo de la feŭda dinastio Nassau. Ekde la jaro 1905 tie troviĝas la muzeo Siegerland. Krom interalie artefarita muzea minejo tie troviĝas multnombraj pentraĵoj, aparte de la konata baroka pentristo Peter Paul Rubens (vidu sube). La subtegmentejo montras la loĝokulturon de la 19-a jarcento, kun tipa kuirejo, dormejo kaj pliaj ĉambroj.

"Suba Kastelo" (Unteres Schloss)[redakti | redakti fonton]

Fine de la 17-a jarcento ekestis la "Suba Kastelo". La protestanta linio de la dinastio Nassau-Siegen tie rezidis. Al la kastelo apartenas facile rekonebla "dika turo" kun sonorilaro. Nuntempe pluraj publikaj oficejoj, la muzeo pri nuntempa arto plus memorejo pri viktimoj de militoj kaj diktaturoj, uzas la konstruaĵon. Laŭ urbaj planoj dum la venontaj jaroj partoj de la universitato Siegen translokiĝu tien. La ena korto de la kastelo regule gastigas subĉielajn koncertojn kaj teatraĵojn.

la ora kroneto

KrönchenCenter[redakti | redakti fonton]

La kultura centro KrönchenCenter inaŭguriĝis dum februaro 2007 en urbocentra konstruaĵo de historia vendejego. Nun la domo gastigas popolaltlernejon, la urban arkivon kaj bibliotekon, plus salonojn por publikaj kulturaj eventoj.

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Inter la kristanaj preĝejoj de la urbocentro aparte elstarigindas du: La preĝejo Martini el la 11-a jarcento, kaj la romanika preĝejo Nikolai ĉe la merkata placo kun sia nekutime sesangula formo - unika norde de la Alpoj el la arta epoko Romaniko. Supre sur la dua preĝejo troviĝas ora kroneto (germane Krönchen), kiu estas la urba simbolo.

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

En la urbo la ŝtata "Okcidentgermana Radio" (Westdeutscher Rundfunk, WDR) havas tripartan studion, kiu produktas televidajn, radiajn kaj interretajn informojn pri suda Vestfalio. La Siegener Zeitung, sendependa urba gazeto, plus urbaj eldonoj de la pli grandaj gazetoj Westfälische Rundschau kaj Westfalenpost informas perpapere. Krome ekzistas studio de la regiona privata radiostacio Radio Siegen.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Jam komence de la 17-a jarcento en la "Suba Kastelo" de Siegen por klekaj jardekoj troviĝis la "Alta Lernejo" (Hohe Schule) Herborn", kiu devis forlasi sian originan urbon pro pesta epidemio.

La plej malnova lernejo de la urbo estas la gimnazio Am Löhrtor, fondita dum 1536. La nuntempe plej granda lernejo kun iom pli ol 1000 lernantoj estas la gimnazio Fürst-Johann-Moritz. En la urbo troviĝas universitato, fondita dum 1972, krome studa centro de la fakaltlernejo pri ekonomio kaj manaĝerado, plus administra kaj ekonomia akademio. Aparte de tio la urbo disponas pri ĉiuj kutimaj lernejotipoj, inkluzive de profesiaj lernejoj kaj vespera gimnazia kolegio por plenkreskuloj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Krome[redakti | redakti fonton]

La premio Rubens de la urbo Siegen[redakti | redakti fonton]

La premio Rubens de la urbo Siegen, kiu ekde la jaro 1955 ĉiun kvinan jaron atribuiĝas al aparte elstara eŭropa arta pentristo aŭ grafikisto. La premio memorigas la pentriston kaj diplomaton Peter Paul Rubens, kiu esprimis la ideon de unuiĝo de Eŭropo en sia viva verkaro, longe antaŭ ol ekestis politika tiucela movado. La pentristo naskiĝis en Siegen, kreskis en Kolonjo kaj Antverpeno, pentriste edukiĝis en Italio, aparte apreziĝis en Francio kaj laboris kiel diplomato en Hispanio kaj Britio: retrorigarde al lia jarcento, li konsideriĝas la plej grava eŭropa pentristo de la arta epoko Baroko, kaj la premio esprimas estimon pri li ankaŭ dum la 21-a jarcento.

Partneraj urboj (respektive urbaj distriktoj)[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]