Siegfried Jacobsohn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siegfried Jacobsohn
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1881 (1881-01-28)
en Berlino
Morto 3-an de decembro 1926 (1926-12-03) (45-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Südwestkirchhof Stahnsdorf vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siegfried JACOBSOHN (hebree זיגפריד יעקבזון, naskiĝis la 28-an de januaro 1881, mortis la 3-an de decembro 1926) estis germana verkisto kaj influa teatra kritikisto.

Naskiĝita en Berlino en judan familion, Jacobsohn decidis en la aĝo de 15 jaroj iĝi teatra kritikisto. En oktobro de 1897 li forlasis lernejon sen akiri iujn diplomojn kaj komencis studi en la Humboldt-Universitato de Berlino. Tiutempe ankoraŭ eblis eniron al universitato sen ia formala kvalifiko. La 7-an de septembro 1905 li fondis teatran revuon sub la titolo Die Schaubühne ("la publika scenejo"), kiu estis nomata Die Weltbühne ("la monda scenejo") la 4-an de aprilo 1918 kaj inter la mondmilitoj iĝis influa literatura kaj arta revuo en Germanio.

En 1924 lia edzino Edith fondis porinfanan eldonejon, kiu interalie konatigis la verkiston Erich Kästner kaj nun nomatas Eldonejo Cecilie Dressler.

Post la morto de Jacobsohn en decembro 1926, Kurt Tucholsky transprenis la gvidadon de la revuo Die Weltbühne, kiun li transdonis al Carl von Ossietzky en majo 1927. La nazioj malpermesis la publikigadon post la Incendio de Reichstag, kaj ĝia lasta eldono aperis la 7-an de marto 1933. En la ekzilo la revuo estis publikigita sub la titolo Die neue Weltbühne ("La nova monda scenejo").