Siemens AG

Siemens | |
---|---|
![]() | |
Jura formo | germania akcia kompanio (Aktiengesellschaft) |
Fondita | 1-a de oktobro 1847 en Berlino |
Sidejo | Berlino kaj Munkeno, Germanio |
Estr(ar)o | Joe Kaeser |
Dungitoj | 348 000 (en 2015) |
Spezosumo | 75,636 miliardoj da Eŭroj (en 2015) |
Agokampo | miksita konzerno: precipe energio, medicina tekniko, elektronikaj varoj, industria kaj urba infrastrukturo |
ISIN-kodo | DE0007236101 |
TTT | www.siemens.com |
Siemens AG (germana prononco [ZI:mens aGE:]) estas mondvaste aganta entrepreno. En Germanio, ĝin fondis Werner von Siemens en 1847, sub la komerca nomo Telegraphen-Bauanstalt von Siemens & Halske. Grupo de firmaoj formiĝis en 1966 sub la nomo Siemens AG. La konzerno hodiaŭ havas 1.200 produktejojn. Tutmonde la firmao havas 430.000 laborantojn (2004).
Siemens AG produktas interalie elektronikajn varojn, ekzemple komputilojn, generatorojn k.a. Ĝi ĉesigis la produktadon kaj evoluigon de poŝtelefonoj, telefonretoj kaj, en 2008, ankaŭ de sendrataj hejmaj telefonaparatoj.
Bonfarado[redakti | redakti fonton]
Firmao Siemens aktivas ankaŭ en bonfarado: Fondaĵo Heinz Nixdorf (germana prononco [hajnc NIKSdorf]), subtenata de Siemens, helpas disvolviĝon de merkata ekonomio en Belorusio kaj Rusio — i. a. per donacoj de komputiloj al lernejoj, per subteno de ekonomia edukado ktp.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Siemens AG en Berlino Siemens AG en Nurenbergo Siemens AG en Erlangen firmaa palaco en Munkeno