Sierra Maestra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verdaĵo abundas en la Sierra Maestra.

La Sierra Maestra estas montĉeno en la sudorienta regiono de Kubo ĉefe en la provincoj Granma kaj Santiago de Kubo. Ĝia pleja altaĵo estas la Pinto Turkino con 1.974 metroj super la marnivelo.

Ĉi tiu montaro estas la plej granda montĉenaro de la lando kiu ĉirkaŭas la sudorientan bordon de Kubo ekde Kabo Kruco ĝis la Punto de Maisí, ĝi havas ĉirkaŭ 250 km. Ĝia meza alto estas inter 300 kaj 1.500 metroj super la marnivelo.

Sierra Maestra estas unu el la plej majestaj scenejoj de Kubo. En ĝi troviĝas pluraj naturparkoj kaj pro tio ĝi fariĝis ekoturisma celo en tuta Kubo.