Sierra Nevada (Meksiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la montaron Sierra Nevada en Meksiko. Krome ankaŭ ekzistas samnomaj montaroj en Hispanio kaj en Usono.
la vulkano Popocatépetl, fotita dum grimpo sur la najbaran vulkanon Iztaccíhuatl

La Sierra Nevada ( hispane "neĝa montaro" ) aŭ Novvulkana Montaro – estas montoĉeno en Meksiko, kiu longas pli ol 900 kilometrojn kaj larĝas ĉirkaŭ 30 kilometrojn. La regiono ankaŭ konatas kiel "regiono de vulkanoj" (hispane Región de los Volcanes) kaj estas parto de la Kordilero Vulkana (hispane Cordillera Volcánica, alternativaj nomoj estas Sierra Volcánica, Sierra Neovolcánica Transversal, Eje Volcánico Transversal kaj Eje Neovolcánico Transversal).

La montoĉeno situas sudoriente de Meksik-urbo, ene de la nacia parko Izta-Popo, Zoquiapan y Anexas.

La plej gravaj montoj estas la vulkanoj Popocatépetl (5482 m) kaj Iztaccíhuatl (5280 m).

La montaro gastigas la neĝmontarajn pinarojn-kverkarojn kiuj estas parto de la centramerikaj pinaroj-kverkaroj kaj de la madreaj pinaroj-kverkaroj. En la plej altaj pintoj troviĝas la Zakatonalo, ekoregiono el la biomo montaraj herbejoj kaj arbustaroj.

Eksteraj ligiloj

greke retejo de la nacia parko Izta-Popo, Zoquiapan y Anexas