Sierra de Gata (montaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa pejzaĝo de Sierra de Gata: Rivero, olivmuelejo de Eljas

La montaro Sierra de Gata estas unu de la (sierras en la hispana) montaroj kiuj komponas la ĝeneralan montoĉenon Sistema Central. Ties pintoj markaj la limon inter la provincoj de Cáceres en regiono Ekstremaduro sude (Sierra de Gata) kaj Salamanca norde (El Rebollar). Okcidente limas kun la portugala montaro Serra da Estrela jam en Portugalio. Oriente limas kun la Sierra de Francia; la separo inter ambaŭ montaroj estus la valo formita de la rivero Hurdano.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Sierra de Gata formas separon nature de la suda subaltebenaĵo rilate la nordan subaltebenaĵon de Hispanio, pli precize de Ekstremaduro el Kastilio.

La plej gravaj montopintoj estas la jenaj (de okcidento orienten):

  • Mesas 1.265 m
  • El Espinazo 1.330 m
  • Jálama 1.493 m
  • Jañona 1.367 m
  • Bolla Chica 1.408 m
  • Bolla 1.519 m
  • Arrobuey 1.412 m
  • La Corredera 1.456 m
  • Peña Canchera 1.592 m

Montopasejoj[redakti | redakti fonton]

Tiujn montojn trapasas kelkj montopasejoj, naturaj pasejoj inter ambaŭ altebenaĵoj:

  • Puerto Viejo 1.100 m, Puerto de San Martín (Pto. Santa Clara) 1.020 m, Puerto de Perales 910 m, Puerto Nuevo 950 m. La plej akra deklivo de tiuj montopasejoj estas en la suda flanko, ĉar la averaĝa alteco de la norda flanko estas pli alta, ĉirkaŭ 800 m, kio faras ke la descendo al nordo estas pli milda.

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

La plej elstarindaj riveroj estas la jenaj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]