Sierra de los Blancos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sierra de los Blancos
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 12′ N, 0° 46′ U (mapo)42.191944444444-0.77277777777778Koordinatoj: 42° 12′ N, 0° 46′ U (mapo) [+]
Sierra de los Blancos (Provinco Zaragozo)
Sierra de los Blancos (Provinco Zaragozo)
DEC
Sierra de los Blancos
Sierra de los Blancos
Situo de Sierra de los Blancos
Sierra de los Blancos (Hispanio)
Sierra de los Blancos (Hispanio)
DEC
Sierra de los Blancos
Sierra de los Blancos
Situo de Sierra de los Blancos

Map

vdr

Sierra de los Blancos estas nune senhoma loĝloko en Hispanio, en la regioneto Cinco Villas, apartenanta al la jurisdikcia distrikto de Ejea de los Caballeros, nordokcidente de la provinco Zaragozo, regiono Aragono, for 70 km de Zaragozo. Ĝi estas en alteco de 518 m. [1] La loknomo Sierra de los Blancos estas komprenebla kiel Montaro de la BlankulojMontaro de la Blankaĵoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sierra de los Blancos situas en bela loko, kaj ĝi inspiras per aero de absoluta forlaso; la konstruaĵoj malgrandiĝas pro la favoro de la vetero kaj la arbustaĵo de la loko senĉese antaŭeniras. [2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Situanta tre proksime al Biscarrués, tiu urbo estis forlasita en la 1970-aj jaroj. Post longa periodo de forlaso, dum 2011 ĝi estis provizore loĝata de ĉirkaŭ dek homoj. Tamen, pro manko de bazaj servoj kiel fluakvo, elektroprovizo kaj rubkolekto, ĝi estis denove forlasita, kaj estas kiel ĝi restas hodiaŭ. [2]

Sierra de los Blancos atingis populacion de 66 loĝantoj en 1930, kvankam ekde tiam komenciĝis ĝia ada senloĝantiĝo. Dum la 19-a jarcento Sierra de los Blancos havis proksimume 33 loĝantojn, dividitaj en 8 domojn kaj en 1495, Ignacio Jordán de Asso asertis, ke "ĝi estis nur vilaĝeto, kiu havis nur du aŭ tri domojn".

Kiel tiom da vilaĝoj, kiuj vivis de sia magra agrikulturo, sia brutaro, ĉasado kaj brulligno, venis tempo, kiam ili ne povis vivteni en tiuj belaj lokoj, malhavante komunikadojn, ĉiaspecajn helpojn, sanon, edukadon, servojn, ktp. kaj devis esti forlasitaj. [3]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Elstaras la preĝejo Santa Águeda: eta konstruaĵo kun unu navo kaj rekta kapo, kun du grandaj murapogiloj sur siaj flankaj muroj kaj belfrido-sonorilturo kun ununura okulo. [4]

La preĝejo, dum kelkaj jaroj estis rifuĝejo de domokupantoj. Konstruita en 1785, ĝi daŭre staras kiel simbolo de la vilaĝeto. Antaŭ ĝia konstruo, la loĝantoj de Sierra de los Blancos kutimis iri al la Miramonte-ermitejo. [5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]