Sifono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sofono de lavujo

Sifono estas aparato konsistanta el u-forma tubo kun neegalaj brakoj, per kiu oni transverŝas fluaĵojn de alta al malalta loko tra iu baraĵo. Ĝi funkcias teorie eĉ en vakuo kaj baziĝas je la gravito kaj koheraj fortoj inter la fluidaĵo en la tubo. Multaj aŭtoroj akcentas ankaŭ gravecon de atmosfera premo je kohera forto inter la akvomolekuloj. Oni sukcesis jam superi altodistancon de ĉ. 10 m, kun akvo.

Laŭ Francisko Azorín sifono estas Tubo kurbigita, dubranĉa; konstruaĵo similforma. Botelo kun tia tubo.[1] Li indikas etimologion el la greka sifon (sifono) kaj de tie la latina sipho, siphonis.[2]

Sifono estas ankaŭ speciala botelo destinita por enteni kaj laŭvole ellasi per propra gaspremo gasan akvon. (sodakvo).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 183.
  2. Azorín, samloke.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]