Benuza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sigüeya)
Benuza
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24389
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 455  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 6° 43′ U (mapo)42.398333333333-6.7111111111111Koordinatoj: 42° 24′ N, 6° 43′ U (mapo) [+]
Alto 785 m [+]
Areo 172,9 km² (17 290 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Benuza (Provinco Leono)
Benuza (Provinco Leono)
DEC
Benuza
Benuza
Situo de Benuza
Benuza (Hispanio)
Benuza (Hispanio)
DEC
Benuza
Benuza
Situo de Benuza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Benuza [+]
vdr

Benuza [beNUza] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Cabrera, en la sudokcidento de la provinco. Benuza estas etimologie rilatebla al Ben Uza, kiel aludo al iu reloĝantoj ĉu mozaraba ĉu juda: en hebrea Uza signifas Fortulon. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj la galegan.

Komarkoj de la provinco Leono; La Cabrera plej sudokcidente, helverde.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Benuza, Lomba, Llamas de Cabrera, Pombriego, Santalavilla, Sigüeya, Silván, Sotillo de Cabrera kaj Yebra, okupas totalan areon de 172,90 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 464 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 500 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 200 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Molacillos, Gallegos del Pan, Villalube kaj Coreses.

Estas atestaĵoj de romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de La Cabrera estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]