Sigalit Landau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigalit Landau
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1969 (1969-01-01) (55-jaraĝa)
en Jerusalemo
Lingvoj hebrea
Ŝtataneco Israelo
Alma mater Akademio de Arto kaj Dezajno de Bezalel • Buchmann-Mehta School of Music
Okupo
Okupo skulptisto • videoartisto • ludartisto • instalada artisto • fotisto • plastic artist
Verkoj DeadSee
TTT
Retejo https://www.sigalitlandau.com/
vdr

Sigalit Ethel LANDAU (en hebrea: סיגלית לנדאו‎; 1969) estas israela skulptisto, kaj artisto de video kaj instal-arto.

Ŝi naskiĝis en Jerusalemo kaj pasigis kelkajn jarojn en Usono kaj en Britio.

"DeadSee", Israela Muzeo.

Landau estas multfaka artistino kies laboro inkludas desegnojn, skulptaĵojn, videon kaj "performance", foje memstara kaj foje formante kompletajn mediojn. Ŝiaj kompleksaj laboroj temas pri sociaj, historiaj, politikaj, kaj ekologiaj aferoj, inkludante temojn kiel senhejmeco, ekzilo, kaj la rilatoj inter viktimo kaj viktimiganto kaj inter kresko kaj malkresko. Ĉar multo de ŝia laboro temas pri la homa kondiĉo, la homa korpo (ofte ŝis propra korpo) ludas gravan rolon en ŝia verkaro. Uzante salon, sukeron, paperon kaj intencitaj objektoj, Landau kreas grand-skalajn surlokajn instalaĵojn, kiuj totale ŝangas la spacojn en kiuj ŝi laboras.