Sigeberht (East Anglia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Sigeberht (m. 636) estis reĝo de East Anglia, Anglio de ĉirkaŭ 629 al ĉirkaŭ 634, kaj anglosaksa sanktulo.

Li estis filo aŭ duonfilo de Raedwald, kiu regis East Anglia ĝis sia morto ĉ.624, kaj frato aŭ duonfrato de Eorpwald, kiu sekvis sian patron kiel reĝo. Dum la regado de Eorpwald, Sigeberht estis ekzilata al Francio, kie li estis baptata.

Ĉ. 627 pagano nomata Ricberht murdis la kristanan Eorpwald kaj iĝis reĝo. Ĉ. 629 Sigeberht gajnis la tronon, eble post militado. Verŝajnas ke li estis helpata de Edwin, la plej potenca anglosaksa reĝo en Anglio. Kiam li revenis al East Anglia, Sigeberht estis eble akompanata de Sankta Felix: certas ke Felix iĝis la unua episkopo de East Anglia. Sigeberht estis la unua anglosaksa reĝo baptita antaŭ ol surtroniĝi.

Sigeberhet fondis lernejon por la instruado de la latina, kaj monaĥejon, kiun li eniris ĉirkaŭ 634, kiam li transdonis la regnon al sia parenco Egric. La monaĥejo situis probable ĉe Bury St Edmunds.

En 636 Penda, reĝo de Mercia, invadis East Anglia. La loĝantoj petegis Sigeberht eliri de sia monaĥejo por batali kontraŭ Penda: post kiam Sigeberht rifuzis, ili fortiris lin kaj venigis lin al la batalejo. Tie li rifuzis surmeti kirason, kaj portis nur bastonon. Penda tute venkis, kaj Sigeberht, Egric kaj multaj aliaj mortis. Sigeberht estis venerata kiel martiro.