Sigelmarkoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-S

Sigelmarkoj. Por fermi la leterojn oni uzas la glumarkojn aŭ sigelmarkojn. La kolektado de glumarkoj estas agrabla pasio, ĉar inter ili ekzistas veraj perloj de la malgranda grafiko. Plej ofte la glumarkoj aperas en diversaj koloroj kaj sur diverskoloraj paperoj, kun dentumita aŭ tranĉita rando. La glumarkojn la kolektantoj surgluas kiel la poŝtmarkojn en albumojn aŭ sur egalajn paperfoliojn (kartonojn), ĉar tie ili pli efikas. Inter la glumarkoj oni distingas 2 ĉefgrupojn: a) glumarkoj kun dato; b) glumarkoj sen dato. La unua grupo estas pli valora kaj havas pli multajn kolektantojn ol la dua. La glumarkojn kun dato oni kutimas aranĝi laŭ datoj kaj urboj. Ekz.: 1906 Genève, Paris, Reichenberg, Wien; 1907 Antwerpen, Berlin, Budapest, ktp. Oni povas aranĝi ilin ankaŭ laŭ grupoj (int. kongresoj, naciaj kongresoj en aboca vico, foiroj, fakaj kunvenoj, ktp.), sed la laŭjara divido estas pli bona, ĉar tiel la serĉita glumarko estas pli facile trovebla.

La unua glumarko kun dato aperis en 1906 por la 2-a UK. Ĉe kelkaj kongresoj la eldonita nombro de la diversaj glumarkoj estas grandega. Ekz. 1917 Girona 156, 1920 Barcelona 209. La nombro de la glumarkoj kun datoj ĝis nun atingis 1700: La glumarkon sen dato oni povas dividi jene: 1. propagandaj; a) naciaj laŭ aboca vico, b) multlingvaj, c) E-lingvaj; 2. glumarkoj de firmoj, librovendejoj; 3. de gazetoj; 4. de libroj; 5. de urboj; 6. de komercaĵoj; 7. de societoj, grupoj; 8. de personoj; 9. de Z; 10. helpmonoj; 11. la ceteraj simplaj glumarkoj, kiujn oni denove povas dividi laŭ formato jene: a) kvinpintaj; b) rondaj; c) elipsoformaj; d) triangulaj; e) kvarangulaj; f) kvinangulaj; g) sesangulaj; h) brikformaj: I. vertikalaj kaj II. horizontalaj. La nombro de glumarkoj sen dato estas pli ol 2000: En „Germana E-isto“, 1912 aŭg: dec., „Normanda Stelo“, 1913-14, kaj en „E Kolektanta“ aperis parteto de katalogo pri glumarkoj. D-ro Mobusz akiris tie multan meriton. En „Tutmonda Kolektanto“, 1931 n-ro 6. aperis listo de glumarko kun dato, kaj katalogo pri tiuj glumarkoj de d-ro Jozefo Takács estas jam prespreta. J. TAKÁCS.