Sigelo de Malio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigelo de Malio
La sigelo de Malio
La sigelo de Malio
Lando:  Malio
Uzata ekde: la 20-a de oktobro 1973
vdr

La blazono de Malio aŭ formale sigelo de Malio estis oficialigita la 20-an de oktobro 1973, post kiam la ŝtato Malio en 1960 ekestis post la epoko de franca koloniado kadre de Ekvatora Franca Afriko.

Sur ĝi legeblas la moto de la lando – Un peuple, un but, une foi (franca por: „Unu popolo, unu celo, unu kredo“) – kiu aperas en artiklo 25 de la konstitucio. La moto formas duonrondan arkon kaj estas en majusklo, en la suba duono, apud rando de la blazono. La rondon formas la vortoj Republique du Mali en la supra duono.

La sigelo de Malio estas rondforma kun helblua fono. En ties mezo troviĝas la skizo de la Granda Moskeo de Djenné en orkoloro, super kiu – same en orkoloro – ŝvebas vulturo (kelkfoje priskribita kiel kolombo) rigardante maldekstre. Sube de la moskeo aperas simbolo de la suno, same en orkoloro. Ambaŭflanke de tiu troviĝas du blankaj pafarkoj kun sago.

Ĝis 1981 ekzistis blazono kun samaj simboloj, sed en alia aranĝo kaj koloro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]