Sigismondo la 3-a Vasa
Sigismondo Vasa | ||
---|---|---|
Reĝo de Svedio kaj Pollando-Litovio | ||
![]() pentrita de Pieter Claesz Soutman
| ||
Antaŭulo | vidu sube | |
Sekvanto | vidu sube | |
La blazono de Sigismondo kiel sveda kaj pola-litova reganto
| ||
Persona informo | ||
Devena nomo | svede Sigismund aŭ Sigismund III Vasa, pole Zygmunt III Waza, litove Zigmantas Vaza, rutene Žyhimont Vaza | |
Naskiĝo | 20-an de junio 1566 en Kastelo Gripsholm | |
Morto | 19-an de aprilo 1632 (65-jara) en Varsovio | |
Mortokialo | apopleksio [#] | |
Tombo | Wawel-katedralo, Krakovo [#] | |
Religio | katolikismo [#] | |
Ŝtataneco | Grandprinclando Litovio [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Dinastio | Dinastio Vasa [#] | |
Patro | Johano la 3-a de Svedio [#] | |
Patrino | Katarina Jogajlido [#] | |
Gefratoj | John, Duke of Östergötland • Isabella Johansdotter • Anna Vasa of Sweden • Sofia Johansdotter Gyllenhielm [#] | |
Edz(in)o | Anna de Aŭstrio • Konstanciino de Aŭstrio [#] | |
Idoj | Ladislao la 4-a Vasa • Johano la 2-a Kazimiro • John Albert Vasa • Karol Ferdynand Vasa • Alexander Charles Vasa • Anna Katarzyna Konstancja • Anne Marie Vasa [#] | |
Profesio | ||
Okupo | mecenato [#] | |
Reĝo de Svedio ![]() | ||
Sigismondo la 1-a | ||
Regado | 1592–1599 | |
Antaŭulo | Johano la 3-a | |
Sekvanto | Karolo la 9-a | |
Reĝo de Pollando-Litovio ![]() | ||
Sigismondo la 3-a de Pollando Sigismondo la 4-a de Litovio | ||
Regado | 1587–1632 | |
Antaŭulo | Stefano Batory | |
Sekvanto | Ladislao la 4-a Vasa | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Sigismondo la 1-a de Svedio, Sigismondo la 3-a Vasa de Pollando, Sigismondo la 4-a Vasa de Litovio (naskiĝis la 20-an de junio 1566, mortis la 19-an de aprilo 1632) estis reĝo de Svedio en 1592–1599, kaj reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio en 1587–1632.
Sigismondo estis nepo de Gustavo Vasa, filo de Johano la 3-a, nevo de Eriko la 14-a kaj Karolo la 9-a kaj kuzo de Gustavo la 2-a Adolfo, kiuj ĉiuj estis reĝoj de Svedio antaŭ aŭ post li, ĉiuj de la dinastio Vasa.
Sigismondo naskiĝis ĉe Gripsholm dum enprizoniĝo de liaj gepatroj fare de reĝo Eriko la 14-a. Kvankam Svedio tiam jam estis iĝinta protestanta, Sigismondo restis katoliko kiel sia patrino, Katarina Jogajlido, Katarzyna Jagiellonka, filino de Sigismondo la Maljuna kaj lia edzino Bona Sforza.
Sigismondo proponis personan union inter la Pola-Litova Unio kaj Svedio, sed malsukcesis kun tiuj planoj. Li estis forigita de la sveda trono, sed plu konsideris sin mem reĝo de Svedio.
|