Sigismondo la 1-a (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigismondo la 1-a
Reganto de Pollando kaj Litovio
pentrita de Lucas Cranach la pli juna
Persona informo
Zygmunt I Stary
Žygimantas Senasis
Naskonomo pole Zygmunt I Stary, litove Žygimantas II Senasis, rutene Žyhimont II Stary
Naskiĝo 1-an de januaro 1467 (1467-01-01)
en Kozienice
Morto 1-an de aprilo 1548 (1548-04-01) (81-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Wawel-katedralo, Krakovo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Subskribo Sigismondo la 1-a (Pollando)
Familio
Dinastio Jogajlidoj vd
Patro Kazimiro la 4-a vd
Patrino Elizabeto de Habsburgo, reĝino de Pollando vd
Gefratoj Elizabeta Jogajlido • Ana Jogajlido • Barbara Jogajlido • Sofia Jogajlido, margrafedzino de Brandenburg-Ansbach • Edviga Jogajlido • Vladislao la 2-a JogajlidoSankta KazimiroAleksandroJohano la 1-a Alberto (Pollando) • Elizabeta Jogajlido (1472-1480) • Elizabeta Jogajlido (1465-1466) vd
Edz(in)o Barbara Zápolya • Bona Sforza vd
Amkunulo Katarzyna Telniczanka vd
Infanoj Hedvig Jogajlido, brandenburga princelektisto-edzino • Sigismondo la 2-a de Pollando • Sofia Jogajlido, dukino de Brunsvigo-Luneburgo • Anna JogajlidoKatarina Jogajlido • Anna Jagiellon • John Jagiellon • Katharina of Poland, Countess of Montfort • Regina Szafraniec • Wojciech Olbracht • Izabela Jogajlido vd
Profesio
Okupo monarko vd
Aktiva dum 1499–1548 vd
Grandduko de Litovio
Sigismondo la 2-a
Dum 15061548
Antaŭulo Aleksandro, lia frato
Sekvanto Sigismondo la 3-a, lia filo
Reĝo de Pollando
Sigismondo la 1-a
Dum 15061548
Antaŭulo Aleksandro, lia frato
Sekvanto Sigismondo la 2-a, lia filo
duko de Glogovo
Dum 1499
duko de Opavo/Troppau
Dum 1499
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sigismondo la 1-a de Pollando, Sigismondo la 2-a de Litovio, Sigismondo la Maljuna, (naskiĝis la 1-an de januaro 1467 kaj mortis la 1-an de aprilo 1548) estis de la 8-a de decembro 1506 ĝis sia morto reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio. Jam antaŭe li estis duko de Silezio.

Lia kromnomo "la maljuna" distingis lin de lia samnoma filo. Sed li vere atingis konsiderindan aĝon de pli 81 jaroj. Lia rekta antaŭulo estis ne lia patro Kazimiro la 4-a, sed lia frato Aleksandro, antaŭ kiu regis en Pollando ilia frato Johano Alberto. (La plej aĝa frato, Ladislao (Vladislao), estis reĝo de Bohemio kaj Hungario.)

Lia dua edzino estis Bona Sforza, filino de Gian Galeazzo Maria Sforza, duko de Milano.

Sigismondo estis la sesa reganto de Pollando kaj la kvara de Litovio el la jogajlida dinastio. Dum lia regado finiĝis milito kontraŭ la Germana Ordeno, kiam en 1525 ties estro Alberto de Brandenburgio konvertiĝis al protestantismo kaj omaĝis al Sigismondo, ricevante kompense la ordenan teritorion kiel feŭdon kaj iĝante duko de Prusio.

Familio[redakti | redakti fonton]

Kun sia unua edzino, Barbara Zápolya (1495–1515), filino de la hungara palatino Stefano Zápolya, kiun li edzinigis en 1512, li havis du filinojn:

  • Jadviga Jogajlido (1513–1573); edzino de Joaĥimo la 2-a Hektoro, princo-elektisto de Brandenburgio
  • Anna (1515–1520)

En 1518 li edziĝis al Bona Sforza. Ili havis ses gefilojn.

Krome li havis plurajn ekstergeedzajn infanojn.

Prusa Omaĝo. En la jaro 1525 en Krakovo Albreĥto (Prusio) kiel feŭdo (vasalo) de Pollando omaĝis genuante al pola reĝo Sigismondo kaj pagis tributon
Krono de la Regno de Pollando kaj Grandduklando Litovio, 1526