Sigismund Friedrich Hermbstädt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigismund Friedrich Hermbstädt
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1760 (1760-04-24)
en Erfurto
Morto 22-an de oktobro 1833 (1833-10-22) (73-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Erfurto
Okupo
Okupo kemiistoapotekisto • universitata instruisto
vdr

Sigismund Friedrich HERMBSTÄDT (naskiĝinta en la 14-a de aprilo 1760 en Erfurto, mortinta en la 22-a de oktobro 1833 en Berlino) estis germana apotekisto kaj kemiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hermbstädt ricevis privatan instruadon en Erfurto kaj frekventis poste la Mikaelo-lernejon kaj la Konsilantargimnazion. Li iĝis lernoknabo apotekista en la Schwan-apoteko de Wilhelm Bernhard Trommsdorff kaj studis unue medicinon, poste kemion en sia naskiĝurbo. Li doktoriĝis pri filozofio kaj iris kiel ripetigisto de kemiaĵoj al la farmacia instituto de Johann Christian Wiegleb en Bad Langensalza en kies apoteko li ankaŭ praktikis. Hermbstädt krome estis helpanto en la Hamburga Kortega Apoteko de Reimarus kaj de 1784-85 administranto de Apotheke zum weißen Schwan de Rose en Berlino.

Samtempe li sekvis prelegojn ĉe la Medicina-kirurgia kolegio kaj subtenitis tie de la kemiisto Martin Heinrich Klaproth kaj la medicinistoj Christian Gottlieb Selle kaj Christin Andreas Cothenius. Dum studvojaĝo tra Turingio, la Harco kaj la Ercmontaro li renkontis en Göttingen la kemiiston Johann Friedrich Gmelin kaj la ekonomikiston kaj teknikiston Johann Beckmann. Ili vekis en li intereson pri teknikaj kaj ĉambraj sciencoj. En 1787 Hembstädt faris privatajn prelegojn pri farmacio, kemio kaj teknologio en Berlino, estis kemiisto de la Wegely-fabrikoj samloke kaj fondis en 1789 "Porknaban kemian instituton kun internulejo" kiu ekzistis ĝis 1797.

En 1790 (ĝis 1796) li iĝis administranto de la Kortega apoteko en Berlino kaj profesoro pri kemio ĉe Collegium medico-chirurgicum, krome en 1784 docento pri eksperimenta fiziko ĉe la Porminista akademio, membro (Obersanitätsrat) de Obercollegium Sanitatis, en 1796 asesoro (1797 membro) de la Manufaktura kaj komerca kolegio, en 1797 asesoro de la Saladministradejo, en 1798 membro (Obermedizinalrat) de la unuiĝinta Obercollegium medicum et Sanitatis, ĉefstabapotekisto de la prusa armeo, en 1800 neordinara (1808 ordinara) membro de Prusia Akademio de la Sciencoj, en 1804 Geheimer Kriegsrat, 1808 membro de Technische Gewerbe- und Handelsdeputation, en 1810 Geheimer Medizinalrat kaj neordinara (en 1811 ordinara) profesoro de teknologia kemio ĉe la berlina universitato kaj en 1820 profesoro pri kemio ĉe Allgemeine Kriegsschule.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Hembstädt ege gravis kiel farmacisto, kemiisto kaj teknikisto. Farmacie li havis grandan influon - per siaj instrukcilibroj (Grundriß der Experimentalpharmazie, 2 vol., Berlin 1792–93; Katechismus der Apothekerkunst, Berlin 1792, holande 1799) kaj sia instruado - al la plialtigo de la scienca trejnado de apotekistoj. La reformon de la apotekista profesio li antaŭenpuŝis per kunlaboro ĉe la unua Preußische Pharmakopöe (1799) kaj ĉe la leĝaro Revidierten Apothekerordnung (1801). Li organizis komplete la prusian soldatan formacion kaj eldonitis en 1805 Militär-Pharmakopöe.

La scienca kemio de li ne nur evoluigitis per docentado sukcesa sed ankaŭ per la verko Systematischer Grundriß der allgemeinen Experimentalchemie (3 vol., Berlin 1791, 35 vol., 1812–16) aŭ per la eldonado de fundamentaj eksterlandaj verkoj tradukitaj en la germanan (Carl Wilhelm Scheele, Guyton de Morveau, Antoine Claude Chaptal). Historia ago estis la komentita traduko de Traité élémentaire de chimie de Lavoisier sub la germana titolo System der antiphlogistischen Chemie (2 vol., Berlin 1792). Per tiu ĉi laboraĵo li estis la unua germano kiu subtenis la novajn teoriojn kaj efektivigitis kemian revolucion kontraŭ longa obstina kontraŭbatalado. Helpis la libron al ĝenerala pozitiva novkonsidero de Lavoisier fare de la Akademio prusia.

Tamen estis lia plej granda graveco sur la kampo teknologia! Senlace li engaĝiĝis tiurilate per siaj postenoj, ĉeuniversitate, dum kursoj por metiistoj, per rekta konsilado de uzinestroj, per tre multaj lernolibroj pri kvazaŭ ĉiuj branĉoj de metia/industria kemia-teknologia agado kiel ankaŭ de agrikulturo. Ĉien ajn li enkondukis kaj enkondukigis la plej novajn rezultojn kaj doktrinojn sciencajn. Tiel sciencaj akiroj tre rapide aplikitis praktike. Ege menciindas - krom multaj specialaj verkoj por unuopaj metioj - la verkoj Grundsätze der theoretischen und experimentellen Kameralchemie“(1808, tradukita en multajn lingvojn), Grundriß der Technologie (1815, 1830), Kompendium der Technologie (1831) kaj Archiv der Agriculturchemie (7 vol., 1803–17).|

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Hermbstädt estis membro de pli ol 25 akademioj / sciencistaj kluboj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]