Sigismundo Pragano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Sigismundo PRAGANO (naskiĝis la 5-an de januaro 1907 en Bucureşti, mortis la 26-an de novembro 1966 en Nederlando) estis rumana esperantisto kaj advokato en Bukareŝto, de 1951 profesoro pri la rumana lingvo kaj literaturo kaj pri Esperanto en la universitato de Amsterdamo.

Pragano lernis Esperanton en 1923 en kursoj de Andreo Cseh kaj Tiberio Morariu. Ekde tiam li propagandis la lingvon, partoprenis la landan movadon kaj gvidis kursojn. De 1931 li funkciis kiel Cseh-metoda instruisto en Nederlando kaj Anglujo. En 1951 li fariĝis docento de rumana lingvo kaj literaturo kaj de Esperanto en la universitato de Amsterdamo. Tie li sukcesis atingi al Esperanto pozicion de samvalora lingvo kiel la naciaj, kiun la lingvostudantoj povas elekti kiel temon por sia ekzamena programo. Li estis membro de la Akademio de Esperanto (AdE) de ĝia fondiĝo en 1948.

En la -ata/-ita-disputo en AdE de ĉ. 1960 li estis unu el la gvidantoj de la "atista" tendaro apud Teo Jung kaj J. R. G. Isbrucker.

Li tradukis el la rumana literaturo por diversaj Esperanto-gazetoj. En 1928 li aperigis la libron de Eugen Relgis: „La humanitaristaj principoj kaj la Internacio de la Intetektuloj“. En 1932 li tradukis (kun P. Firu) la verkon „Rumana Bonhumoro en elektitaj rakontoj“, kiu ricevis rekonon kaj monan subvencion de la rumana registaro.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.