Sigismundo de Burgundio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sigismundo de Burgundio
Reĝo de la burgundoj
fresko de Sankta Sigismundo fare de Piero della Francesca (1451) en Rimini
fresko de Sankta Sigismundo fare de Piero della Francesca (1451) en Rimini
Persona informo
Naskiĝo 5-a jarcento
Morto 1-an de majo 524 (0524-05-01)
en Orléans
Mortokialo senkapigo [#]
Familio
Patro Gundobad [#]
Patrino Caretene [#]
Gefratoj Godomar [#]
Edzino Ostrogotho [#]
Idoj Suavegothe • Q3510563 [#]
Profesio
Okupo monarko [#]
Sanktulo, martiro
Adorita en Katolika eklezio
Festotago 1-a de majo
Atributoj reĝaj vestoj kaj simboloj
Patroneco urbo Cremona; kontraŭ malario
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Sigismundo (germane Sigismund, latine Sigismundus; mortis en 524 de nia erao) estis reĝo de la burgundoj de 516 ĝis sia morto. Li estis la filo de reĝo Gundobad kaj reĝino Karetene. Li sukcedis sian patron en 516. Sigismund kaj lia frato Godomar estis venkitaj en batalo fare de la filoj de Klodvigo la 1-a kaj Godomar fuĝis. Sigismund estis prenita fare de Klodomer, la franka Reĝo de Orléans, kie li kaj lia familio estis garditaj kiel malliberuloj. Poste li, lia edzino kaj infanoj estis ekzekutitaj. Godomar tiam kolektis la burgundan armeon kaj venkis sian regnon.

Sigismundo estis studento de Alkimo Ekdicio Avito, la katolika episkopo de Vienne, kiu igis Sigismundon forlasi la arianisman fidon de siaj burgundaj antaŭuloj. Sigismundo estis inspirita fondi monaĥejon dediĉitan al Sankta Maŭrico ĉe Agaunum (la nuna urbeto Sankt-Maŭrico) en Valezo en 515.

Post sia murdiĝo li nomumiĝis kristana sanktulo.