Siglind-Erika Schmalzriedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Siglind-Erika Schmalzriedt
Persona informo
Naskiĝo en 1938
en Kenigsbergo, germana Regno
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
vdr

Siglind-Erika SCHMALZRIEDT [ZI:Glint E:rika ŜMALCri:d] nomata Sinjo (naskiĝis en 1938 en Königsberg) estis germana esperantistino.

En 1951 ŝi kiel 14-jara knabino tute sola travojaĝis Eŭropon pere de Esperanto, pri kio raportis centoj da eŭropaj ĵurnaloj kaj radiostacioj. Mallonge poste aperis ŝia germanlingva libro "Sinjos Sprung über die Grenzpfähle" (la salto de Sinjo super la limfostoj), kiu instigis multajn germanajn junulojn lerni Esperanton. La libro klare esprimis subtenon al la tiam tre aktuala idealo pri kreo de eŭropa identeco,[1] la revon pri forigoj de fizikaj kaj mensaj baroj inter la landoj kaj nacioj de Eŭropo kaj adresis ankaŭ la sopiron de multaj junaj germanoj esti respektataj en la najbaraj landoj kiel pacemaj entuzisamuloj, kiuj ne mem kulpis pri la krimoj de la dua mondmilito.

Poste montriĝis, ke la libron pri la sukcesa vojaĝo de sia filino efektive verkis ŝianome la patro Wilhelm "Willy" Oscar Schmalzriedt, kiu sekve (tre sukcese) uzis sian filinon kiel Esperanto-propagandilon. Post la morto de la patro, Sinjo forĵetis la patrajn esperantaĵojn kaj rompis ĉiujn kontaktojn al esperantistoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Schmalzriedt, Siglind-Erika: Sinjos Sprung über die Grenzpfähle. 2-a eldono, Veitsberg-Verlag, Ravensburg 1953, 192 p.

Poemo pri Sinjo[redakti | redakti fonton]

247) Al Sinjo

Ĉu tiom vin ĝojigi povos mia
Verdstela lernolibra poezia?
Ricevu ĝin kun la sincera diro
De mil salutoj kaj de la deziro
Ke via multvalora varb-laboro
Por Esperanto ĉiam plu sukcesu
Kaj ke min via kara juna koro
Ne eble troe baldaŭ jam forgesas.

poemo de Karl Vanselow

el: Nia lingvo Esperanto, Tria kajero de la tria serio

Referencoj[redakti | redakti fonton]