Sigmar Gabriel
Sigmar Gabriel | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Sigmar Hartmut Gabriel |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1959 (61-jara) en Goslar |
Lingvoj | germana lingvo |
Ŝtataneco | Germanio • Okcidenta Germanio |
Alma mater | Universitato de Göttingen • Ratsgymnasium Goslar |
Subskribo ![]() | |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | politikisto • instruisto • verkisto de nefikcio • temporary career soldier |
TTT | |
Retejo | https://sigmar-gabriel.de |

Sigmar GABRIEL estas germana politikisto. Li naskiĝis la 12-an de septembro 1959 en Goslar, do nun estas 61-jara. Inter 1999 kaj 2003 li estis ĉeministro de la germania federacia lando Malsupra Saksio, kaj inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 en registaro gvidata de Angela Merkel estis federacia ministro pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco de Germanio, en granda koalicio inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj, la du plej grandaj parlamentaj frakcioj.

Li reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia. Ekde la 13-a de novembro 2009 li estas prezidanto de sia partio. En la registaro de Germanio, kiu oficu de la 17-a de decembro 2013 ĝis la jaro 2017, li laŭ publikiĝo de la 15-a de decembro 2013 estu vickanceliero kaj ministro pri ekonomio kaj teknologio.
De la jaro 2017 li ekestis ministro pri eksterlandaj aferoj.
La 3an de februaro 2018 li oficiale prezentis la jenan starpunkton pri koncentrejoj ([1]), kio kaŭzis la grandan internaciskalan eĥon ankaŭ en Esperantujo: "Ĉi tiu organizita amasa murdo estis farita de nia lando kaj de neniu alia. Individuaj kunlaborantoj ne ŝanĝas tion," diris la Federala Eksterlanda Ministro." Germane: „Es gibt nicht den geringsten Zweifel daran, wer für die Vernichtungslager verantwortlich ist, sie betrieben und dort Millionen europäischer Juden ermordet hat: nämlich Deutsche“, erklärte Gabriel nach Angaben des Auswärtigen Amtes am Samstag in Berlin. „Von unserem Land wurde dieser organisierte Massenmord begangen und von niemand anderem. Einzelne Kollaborateure ändern daran nichts“, so die klare Stellungnahme des Bundesaußenministers. (la traduko farita de EU-tradukisto Istvan Ertl, ankaŭ similajn tradukojn faris interalie: d-ro Seán Ó Riain - irlanda diplomato, Zsófia Kóródy - gvidantino de la E-centro en Hercbergo, d-ro Andras Asztalos - hungara diplomato kaj Gary Mickle).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- Informoj pri Sigmar Gabriel en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane
Antaŭe: | Ministroprezidanto de Malsupra Saksio | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Gerhard Glogowski | 1999–2003 | Christian Wulff |
Antaŭe: | Partiestro de SPD | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Franz Müntefering | 2009– | – |
|