Sigrid Kaag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigrid Kaag
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1961 (1961-11-02) (62-jaraĝa)
en Rijswijk,  Nederlando
Lingvoj francanederlandaanglaarabagermanahispana
Loĝloko ScheveningenBejrutoVienoĤartumoAmanoNov-Jorko
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Kolegio Sankta Antonio • Universitato de ExeterNacia Lernejo pri Administrado
Familio
Edz(in)o Anis al-Qaq
Infanoj 4
Okupo
Okupo ministrodiplomatopolitikisto
vdr

Sigrid Agnes Maria Kaag (naskiĝis la 2-an de novembro 1961), estas nederlanda politikisto. Ŝi estas partiestro de Demokratoj 66 (D66) kaj estis ministro pri eksterlandaj aferoj en la tria kabineto Rutte ekde la 25a de majo 2021.

Ŝi naskiĝis en Rijswijk kaj elkreskis en Zeist.

Ŝi studis arabajn, mezorientajn studojn kaj internaciajn rilatojn. Ŝi studis en la Universitato Utrecht, la Usona Universitato en Kairo, la Universitato de Oksfordo kaj la Universitato de Exeter.

Ŝi laboris en pluraj postenoj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, ekzemple ĉe UNICEF kaj kiel vicsekretario ĝenerala.

Kaag estis ministro por Eksterlanda Komerco kaj Disvolva Kunlaboro en la tria Rutte-kabineto de oktobro 2017 ĝis aŭgusto 2021, kaj estas gvidanto de D66 ekde la 4a de septembro 2020 (sukcedis Alexander Pechtold).

Ŝi estas edziĝinta al palestina dentisto. Ŝia edzo estas eksa diplomato kaj politikisto de la OLP. Kaag regas ses lingvojn, inter kiuj la araba, hispana, franca kaj germana.