Siklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arĝenta siklo el la epoko de la militoj kontraŭ Romio

La siklo - hebree שקל, do konsonante "s-k-l" respektive "ŝ-k-l", plurale שקלים, do "s-k-lim" aŭ "ŝ-k-lim" - estas kaj antikva kaj moderna monunuo de Israelo. La vorton "siklo" (komparu france sicle, itale kaj hispane sicle) enkondukis L. L. Zamenhof en lia esperantlingva traduko de la judisma kaj kristanisma Biblio (Torao kaj Tanaĥo respektive Malnova Testamento). Foje en neformala esperanta lingvouzo ankaŭ uzatas la neoficiala formo "ŝekelo".

1 siklo egalas 100 agorojn (singulare: agoro, hebree: agora).

La nova siklo estas la oficiala monunuo de la ŝtato Israelo.