Sikorsky S-72

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Specimeno de Sikorsky S-72

Sikorsky S-72 X-wing estas usona eksperimentaviadilo, hibrido de helikoptero kaj aviadilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 12an de oktobro 1976 la Sikorsky S-72, rotorsistemo de esploraviadilo Rotor Systems Research Aircraft (RSRA), fabrikita de NASA kaj la usona armeo, faris la unuan flugon.

La flugmasĉino povas flugi kiel helikoptero aŭ kiel aviadilo kun fiksaj flugiloj sen rotoro.

La maksima rapideco estas 345 mph (mejloj pro horo).

La aviadilo povas starti kaj alteriĝi vertikale kun turna rotoro, kaj ĝi povas ankaŭ flugi kun haltigita rotoro kiel normala aviadilo. La rotoro havas krucan formon - (krucaj flugiloj-rotoro angle: "X-Wing") kaj la rotoro - sen turnigo - helpas porti la aviadilon kiel flugilo.

La nomo en angla lingvo estas X-Wing Rotorcraft. Vidu bildon de NASA en eksteraj ligiloj: (angle) RSRA X-Wing Rotorcraft. La bildoj estas de NASA-flugesplorado centro: en angla NASA's Dryden Flight Research Center

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]