Siktivkaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siktivkaro
administra dividaĵo de Rusio • urbego • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 245 313  (2017) [+]
Loĝdenso 1 614 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 61° 40′ N, 50° 49′ O (mapo)61.66666666666750.816666666667Koordinatoj: 61° 40′ N, 50° 49′ O (mapo) [+]
Alto 172 m [+]
Areo 152 km² (15 200 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Siktivkaro (Rusio)
Siktivkaro (Rusio)
DEC
Siktivkaro
Siktivkaro
Situo de Siktivkaro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Syktyvkar [+]
vdr

Siktivkaro (ruse Сыктывкар)[1] estas ĉefurbo de la respubliko Komiio, rusia aŭtonoma subŝtato (oblast). La urbo[2] situas ĉe la rivero Sisola (ru: Сысола) proksime de la enfluejo de la rivero Viĉegda kaj kalkulas proksimume 230 000 loĝantojn (2002), triono el kiuj apartenas al la komianoj, finn-ugra popolo, kaj la resto estas plejparte rusa. La urbo havas gravan lignopretigan industrion, flughavenon, fervojon (Pechora) kaj universitaton (ekde 1972).

Kernaj informoj[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita en jaro 1586.

La interurba telefona kodo estas 8212, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 61° 40′ N 50° 49′ O / 61.667 °N, 50.817 °O / 61.667; 50.817 (mapo)Koordinatoj: 61° 40′ N 50° 49′ O / 61.667 °N, 50.817 °O / 61.667; 50.817 (mapo).

En la urbo estas fervoja stacio.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 87401.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomiaj agadoj de la Komi-popolo varias de gardado de boacoj, ĉasado, fiŝkaptado, kaj lignado en la nordo (kun mineja centro super la Arkta Cirklo ĉe Vorkuta) al agrikulturo, industrio, kaj minado en la sudo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Siktivkaro okazis en la jaro 1999 plurkontinenta kurso de Esperanto laŭ sugestopedia metodo en la kadro de projekto Indiĝenaj Dialogoj, disvolvita dum la UN-Jardeko de Indiĝenaj Popoloj kaj al kiu partoprenis interalie redaktorino de Komi-radio, vicministro kaj estrino en la ministeria departemento respondeca por komilingvaj lerniloj. Raportis pri ĝi radio, televido kaj gazetaro en la respubliko Komi[3]. Estas tendenco al asimilado kaj rusigo inter la komilingvanoj.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter la vizitindaĵoj troviĝas ekzemple la nacia muzeo pri la respubliko Komi, la katedralo Stefanovski, geologia muzeo A.A. Ĉernov, monumento de la litero Ö aŭ la monumento Azbuka Anbur[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La urbo antaŭe estis nomita kiel Ustj-Sisolsk ("ĉe la enfluejo de la rivero Sisola", ruse Усть-Сысольск) ĝis 1930.
  2. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1780.
  3. (eo) Aleksandr Melnikov, Indiĝenaj Dialogoj - kio, kial, kiel?, REGO, pĝ 42-44, n-ro 4 (6), septembro 2001
  4. (en) Syktyvkar Attractions, Tripadvisor

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Respubliko Komi

Komia lingvo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de la urbo Arkivigite je 2011-07-13 per la retarkivo Wayback Machine