Sileno (planto)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Sileno (mitologio). |
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Silene dioica
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Sileno, Silene en la latina, estas genro el familio Kariofilacoj. Ĝi entenas pli ol 700 speciojn, temas preskaǔ ĉiam pri herboj, unu- aŭ plurjaraj. Sepaloj estas liberaj, petaloj havas ongolon. Entute malfacilas difini la genron morfologie, interalie ĉar ties koncepto malsamas laǔ aǔtoroj. Ekzemple oni nun plej ofte inkludas Cucubalus kaj Lychnis en Silene, kaj foje ankaǔ Saponaria.
Iuj silenoj estas pororname kultivataj.
Taksonoj[redakti | redakti fonton]
Jen listo de kelkaj pli-malpli bone konataj specioj:
Silene acaulis Sentiga sileno
Silene dioica Dioika sileno
Silene flos-cuculi Kukolflora sileno
Silene latifolia (=S. alba) Blanka sileno
Silene nutans Kliniĝanta sileno
Silene vulgaris Ordinara sileno