Siles (Ĥaeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Siles (Jaén))
Siles
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23380
Demografio
Loĝantaro 2 137  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 23′ N, 2° 35′ U (mapo)38.3878613-2.5826373Koordinatoj: 38° 23′ N, 2° 35′ U (mapo) [+]
Alto 826 m [+]
Areo 175,2 km² (17 520 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Siles (Provinco Ĥaeno)
Siles (Provinco Ĥaeno)
DEC
Siles
Siles
Situo de Siles
Siles (Hispanio)
Siles (Hispanio)
DEC
Siles
Siles
Situo de Siles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Siles [+]
vdr
Siles en la provinco.
Komarko Sierra de Segura de Ĥaeno en Andaluzio.

Siles estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

La areo de la municipo estas 175 km2 kie loĝas 2 241 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 13,17 loĝ./km2.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Siles situas sur la nordoriento de la komarko Sierra de Segura en la nordoriento de la provinco, lime kun la provinco Albacete. Estas sur 826 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°23′16″N 2°34′57″O.

Granda parto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. Pro sia enklavo, estas municipo tre forsta apud la rivero, koncentritaj la kultivejoj, fundamente olivarbaroj, sur strio de direkto sudokcidente-nordoriente kio inkludas la apudecojn de la urba kerno kaj la municipa enklavo de la municipo de la nordokcidento de la komarko. La ekonomia agado esta bazita sur la agrikulturo (olivarboj) kaj la turismo, kun kontribuo ankaŭ de la forsta profito kaj de la brutobredado de ŝafoj.[1]

Limas kun la teritorioj de Villarrodrigo, Bienservida, Villaverde de Guadalimar, Cotillas, Segura de la Sierra, Orcera, Benatae kaj Torres de Albanchez.

Ĝi estas je 160 km de Ĥaeno, provinca ĉefurbo, je 101 km de Úbeda kaj je 29 km de Segura de la Sierra, kaj Siles estas unu de la ĉefaj alirejoj al la Sierra de Segura el la provinco Albacete, tra Riopar. La ĉefa urba kerno aperas en la folio 865. Ties koordinatoj estas: 38°23′N 2°35′O.

Nordokcidente: Villarrodrigo Norde: Villarrodrigo kaj Bienservida Nodoriente: Villaverde de Guadalimar kaj Cotillas
Okcidente: Torres de Albanchez Oriente: Cotillas
Sudokcidente Benatae Sude: Orcera Sudoriente: Segura de la Sierra

Krom ĉefa urba kerno, estas tri disaj domaroj, nome la jenaj:

Domarkernoj kiuj formas la municipon Siles (2009)[2]
Domarkernoj Loĝantoj Viroj Virinoj Distanco (km)
Siles (ĉefa urba kerno) 2.438 1.220 1.192 0 km.
Cañada del Señor 10 6 4 10 km.
Don Marcos 7 4 3 5 km
Vega de Castrobayona 9 6 3 4 km
Fontoj: INE 2010 (informo de 2009), Google Earth, Distancoj

Historio kaj heredo[redakti | redakti fonton]

Torre del Cubo kaj restoj de murego
Torre del Cubo.

La Torre del Cubo (Sitela Turo), el premtero kaj masonado, elstaras pro siaj 27 m de alto. De cirkla plano kaj duetaĝa, ĝi havas unue fornan volbon kaj poste gotikan nervan volbon. Laŭ la konstrumaniero temas pri konstruo fare de islamanoj restrukturita en epoko de la Ordeno de Santiago. Estas ankaŭ restaĵoj de murego kaj de alia turo.

Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción

Ĝi estis konstruita inter la 14a kaj 15a jarcentoj kaj reformita dum la 18a jarcento. Ĝi havas unusolan navon kun flankaj kapeloj. La turo estas de la 16a jarcento.

Ermitejo de Sankta Roĥo

Ĝi estis konstruita en la 18a jarcento kun unu navo kaj trabaro el ligno.

En 1940 oni atingis pinton de 5000 loĝantoj, poste venis elmigrado kaj oni falis ĝis la nunaj iom pli ol 2000. Tio estas oni perdis multe pli ol duono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Agenda 21 de Jaén (2010). «Siles. Estructura económica». Arkivigite je 2021-10-28 per la retarkivo Wayback Machine Diagnosis Técnica. Agenda 21 de Siles. pp. 12-17. Konsultita la 25an de februaro 2020.
  2. «Población total de Siles 2.454». Instituto de Estadística de Andalucía. juntadeandalucia.es, ed. Konsultita la 4an de decembro 2010.