Silezia lingvo (silezie ślůnsko godka, ślůnski, kelkfoje ankaŭ pů našymu) aŭ silezia-pola lingvo (kontraste al la silezia-germana lingvo, dialekto de la germana) estas okcidentslava lingvo, kiu apartenas al la leĥa grupo. Ĝi estas parolata en la Suprasilezia regiono de Pollando, sed ankaŭ en la Ĉeĥa respubliko kaj Germanio. En la jaro 2011 ĉirkaŭ 509 000[1] homoj en Pollando konsideris la silezian lingvon kiel sia gepatra lingvo.
La silezia lingvo estas proksime parenca al la pola lingvo, tiel ke plej multaj lingvistoj konsideras ĝin dialekto de la pola lingvo.
Alfabeto
Ne estis unu silezia alfabeto. La parolantoj de la silezia lingvo uzis la polan alfabeton por skribi la lingvon. En la jaro 2006 estis inventita nova silezia alfabeto, kiu bazas sur ĉiuj sileziaj skriboj (estas 10 skriboj).[mankas fonto] Ĝi estas uzata en la interreto, ekz. en la silezia Vikipedio.