Sileziaj princlandoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Blazono de Silezio

La sileziaj princlandojsileziaj duklandoj estis pluraj historiaj regnoj kiuj ekestis ekde 1249 per la disfalo de la duklando Silezio (kiu mem ekestis en 1138 sekve de la disfalo de Pollando post la morto de duko Boleslao la 3-a "la Kurbabuŝa"). Silezion regis la Sileziaj Piastoj, branĉo de la Piastoj. Ekde 1249 ĝi disfalis al pluraj etaj reglandoj, kiuj ĉiuj submetis sin al la Krono de Bohemio.

En 1335, la pola reĝo Kazimiro la 3-a la Granda definitive rezignis pri la duklando Silezio, kiu oficiale fariĝis unu el la regnoj de la Krono de Bohemio kaj per tio ankaŭ apartenis al la germanlingva Sankta Romia Imperio.

En 1742, pli granda parto de la lando fariĝis parto de Prusio, nomata Prusia Silezio. Tiu parto kiu restis sub la Krono de Bohemio fariĝis Ĉeĥa Silezio.

Sileziaj princlandoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de sileziaj princlandoj kaj sinjorujoj
en duono de la 17-a jarcento

La plej signifaj el la sileziaj princlandoj, proksimume de nordo al sudo. Numeroj laŭ la apuda mapo. Nomoj en la ĉeĥa, la pola, la germana, (la latina) lingvoj. Ofte la princlandoj estas ankaǔ, ĉu oficiale, ĉu neoficiale, konataj kiel duklandoj.

Hodiaŭ la plej granda parto de Silezio apartenas al Pollando. Malpli granda parto en la sudo - partoj de la iamaj princlandoj Teŝino (Teschen), Karnovo (Jägerndorf), Opavo (Troppau) kaj Niso (Neisse) apartenas nun al Ĉeĥio.

Malsupra Silezio[redakti | redakti fonton]

  • 5. Volova princlando (Volovské knížectví, Księstwo wołowskie, Herzogtum Wohlau, latine Wolavia; rezidejo Wołów), ekestis en 1413 per apartigo el la Oleŝnica princlando. Ekde 1675 feŭdo de la Krono de Bohemio. Kiel preskaŭ tuta Silezio, ĝi fariĝis en 1742 parto de Prusio kaj en 1945 de Pollando.
  • 10. Minsterberga princlando (Minstrberské knížectví, Księstwo Ziębickie, Herzogtum Münsterberg; rezidejo Münsterberg/Ziębice), ekestis en 1321 per apartigo disde la Svidnica princlando. Fondita de duko Bolko la 2-a, kiu akceptis feŭdan superecon de Bohemio. Regata de la Sileziaj Piastoj ĝis 1428, poste rekte sub la Krono de Bohemio, kiu plurfoje fordonis ĝin kiel feŭdo aŭ kiel garantiaĵo al diversaj regantoj. Kiel preskaŭ tuta Silezio, ĝi fariĝis en 1742 parto de Prusio kaj en 1945 de Pollando.

Najbara al la Minsterberga kaj la Nisa princlando, sed historie ne parto de Silezio:

Ne markita sur la mapo:

  • Olava princlando (Olavské knížectví, Księstwo Oławskie, Herzogtum Ohlau; rezidejo Oława/Ohlau), en Malsupra Silezio, ekestis 1348/49 per apartigo disde la Legnica princlando.

Supra Silezio[redakti | redakti fonton]

  • 14. Karnova princlando (Krnovské knížectví, Księstwo Karniowskie, Herzogtum Jägerndorf; rezidejo Krnov/Jägerndorf), historia teritorio devene en Supra Silezio kiel parto de Opava regiono, ekde 1365 memstara princlando, post 1742 dividita inter Prusio (nordo) kaj Aŭstria Silezio, 1918 la suda parto restis al Ĉeĥoslovakio kaj nordo al Germanio, tiu post 1945 fariĝis pola.
  • 16. Plesna princlando (Pštinské knížectví, Księstwo Pszczyńskie, Fürstentum Pleß; rezidejo Pszczyna/Pless, latine Plesna),

Ĉirkaŭita de sileziaj princlandoj, sed historie ne parto de Silezio:

Kelkaj pliaj sileziaj princlandoj, ne markitaj sur la mapo:

  • Bilica princlando (latine Ducatus Bilicensis; rezidejo Bielsko), en Supra Silezio, apartigita disde la Teŝina princlando.
  • Glubŝica princlando (Knížectví Hlubčice, Księstwo Głubczyckie, Herzogtum Leobschütz; rezidejo Głubczyce), ekestis 1377 per apartigo disde la Opava princlando.
  • Aŭŝvica princlando (Osvětimské knížectví, Księstwo Oświęcimskie, Herzogtum Auschwitz; rezidejo Oświęcim), ekestis ĉirkaŭ 1315 per apartigo disde la Teŝina princlando.
  • Severia princlando (Seveřské knížectví, Księstwo Siewierskie, Herzogtum Sewerien, latine Ducatus Severiensis; rezidejo Siewierz), en Supra Silezio, apartigita disde la Bitoma princlando.
  • Zatora princlando (Zatorské knížectví, Księstwo Zatorskie, Herzogtum Zator; rezidejo Zator), ekestis 1445 per apartigo disde la Aŭŝvica princlando.

... kaj plue:

  • Bernstadt, Buchwald, Coschok, Cosel, Crossen, Falkenberg, Freistadt, Freudenthal, Gleiwitz, Goldberg, Grottkau, Grünberg, Hainau, Hirschberg, Loslau, Löwenberg, Lüben, Namslau, Parchwiz, Rybnik, Sprottau, Steinau, Strehlitz, Tost.