Silheto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silheto
regiona ĉefurbo
du simboloj de la urbo: ponto Keane kaj horloĝa turo Ali Amjad
du simboloj de la urbo: ponto Keane kaj horloĝa turo Ali Amjad
du simboloj de la urbo: ponto Keane kaj horloĝa turo Ali Amjad
urbo • urbego
Administrado
Lando Bangladeŝo
Regiono dividaĵo Silheto
Poŝtkodo 3100
Demografio
Loĝantaro 479 837  (2011)
Loĝdenso 18 107 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 24° 54′ N, 91° 52′ O (mapo)24.991.866666666667Koordinatoj: 24° 54′ N, 91° 52′ O (mapo) [+]
Alto 35 m [+]
Areo 26,50 km² (2 650 ha)
Silheto (Bangladeŝo)
Silheto (Bangladeŝo)
DEC
Silheto
Silheto
Situo de Silheto en Bangladeŝo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sylhet [+]
vdr

Silheto (bengale সিলেট, angle Sylhet, historie ankaŭ শিলহট্ট, Shilahatta [Ŝilahata] kaj জালালাবাদ, Jalalabaad [Ĝalalabaad]) estas urbo de Bangladeŝo. Ĝi estas la administra centro de la Regiono Silheto, en la nordorienta parto de la ŝtato.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La urba komunumo estis fondita en 1867.[1] La areo de la urbo estas 26,50 km²[1]. Laŭ la censo de 2011, la urbo havis loĝantaron de 479 837 personoj[1] - kaj laŭ la loĝantara evoluo de tuta Bangladeŝo supozeblas ke intertempe la nombro ankoraŭ kreskis.

maŭzoleo de la ŝaho Ĝalal en Silheto

La urbo estas ĉirkaŭata de teplantejoj, subtropikaj montetaj pluvarbaroj kaj rivervaloj; la regiono estas unu el la gvidaj turismaj cellokoj en la lando. La urbo havas unu el la plej altajn indicojn de alfabeteco en la lando. Multaj silhetanoj vivas eksterlande, precipe en Londono, kie ili formas elstaran komunumon.

Silheto estas elstara islama spirita centro kaj hejmo de multnombraj sufismaj sanktejoj. Interalie en ĝi troveblas la maŭzoleoj de ls ŝahoj Ĝalal (angle Jalal) kaj Paran el la 14-a jarcento.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]