Silická Jablonica

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Silická Jablonica, hungare Jablonca estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Silická Jablonica situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Silická Jablonica situas sub monto 499 m-ojn alta, en valo, laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flankovojo. Rožňava troviĝas 20 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1386 en formo "Zedlyche". En 1828 oni nombris 136 domojn kaj 695 homojn. En 1910 loĝis en Jablonca 556 da homoj, (escepte 4 slovakojn ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Jablonca apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Torna, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 inundo okazis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Silická Jablonica 254 da homoj, (247 hungaroj, 6 slovakoj, unusola ukraino). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla senkontrole.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Jablonca naskiĝis:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]