Silkraŭpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
En vilaĝo de Ĥorezmo oni nutras silkoraŭpojn per folioj de morusujo

La silkraŭpo estas larvo de papilio, origina el la norda parto de Ĉinio. Plej konata specio estas Bombyx mori.

Kiam bombikso estas raŭpo, ĝi produktas altvaloran fibron. Ĝi elkorpigas unikan fadenon el kruda silko kaj per ĝi konstruas sian kokonon. Tiu fadeno estas inter 300 kaj 1500 metrojn longa.

Vivciklo[redakti | redakti fonton]

Seidenspinner-drawing.jpg

Silkokulturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Silkokulturo.

Silkokulturo, serikulturo kiel neologismo internacia, aŭ silkofarmado, estas la bredado de silkraŭpoj por la produktado de silko. Kvankam estas kelkaj komercaj specioj de silkraŭpo, Bombyx mori (la raŭpo de la aldomigita silkotineo) estas la plej amplekse uzata kaj intense studita silkraŭpo.