Silva Kaputikjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Silva Kaputikjan
Silva Kaputikyan.JPG
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1919 (1919-01-20)
en Erevano, Flag of Armenia.svg Armenio
Morto 25-an de aŭgusto 2006 (2006-08-25) (87-jara)
en Erevano
Mortokialo apopleksio
Tombo Panteono Komitas
Lingvoj armena
Ŝtataneco Armena Demokratia RespublikoSovetunioArmenio
Alma mater Erevana Ŝtata Universitato
Memorigilo Silva Kaputikjan
Familio
Edz(in)o Hovhannes Ŝiraz
Infano Ara Ŝiraz
Okupo
Okupo poeto • verkisto • aktivulo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Silva Kaputikjan  (armene: Սիլվա Կապուտիկյան) naskiĝis la 20-an de januaro 1919 en Armena SSR[1] - mortis la 25-an de aŭgusto 2006 en Erevano, Respubliko Armenio) estis armena poeto kaj politika aktivulo. Unu el la plej konataj armenaj verkistoj de la 20-a jarcento[1], ŝi estas rekonita kiel "la ĉefa poetino de Armenio"[2]  kaj "la granda sinjorino de la armena poezio de la 20-a jarcento"[3]. Kvankam membro de la Komunista Partio de Sovetunio, ŝi estis konata defendanto de armenaj naciaj kulturaĵoj[4][5].

Ŝia unua poemaro estis eldonita meze de la 1940-aj jaroj[6]. De la 1950-aj jaroj ŝi fariĝis elstara literatura figuro en soveta Armenio. Krom en la armena ŝi ankaŭ verkis en la rusa kaj multaj el ŝiaj verkoj estis tradukitaj al aliaj lingvoj. En la posta soveta periodo ŝi ofte traktis politikajn kaj aliajn aferojn[3].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fono kaj frua vivo[redakti | redakti fonton]

Domo-Muzeo de Silva Kaputikjan, Erevano.

Ŝia naskiĝnomo estis Sirvard Kaputikjan la 20-an de januaro 1919 de gepatroj de la historie armen-loĝata urbo Van (en la historia okcidenta Armenio, nuna Turkio), ŝi kreskis en Erevano, la ĉefurbo Armenio. Ŝia patro, Barunak, estis membro de la naciisma partio Daŝnakcutjun kaj mortis pro ĥolero tri monatojn antaŭ ŝia naskiĝo. Ŝi estis edukita de siaj patrino kaj avino[7]. Ŝi frekventis la Fakultaton de Armena Filologio en la Erevana Ŝtata Universitato de 1936[8] kaj diplomiĝis en 1941[7], kaj poste studis ĉe la Gorkij Instituto de Monda Literaturo de la Soveta Akademio de Sciencoj de 1949 ĝis 1950[9][10]. Ŝi aliĝis al la Komunista Partio de Sovetunio en 1945[10][11].

Literatura kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi debutis en literaturo komence de la 1930-aj jaroj kaj publikigis sian unuan poemon en 1933[12]. En 1941 ŝi fariĝis membro de la Verkista Unio de Armenio[13]. Ŝia unua grava eldonaĵo, kolekto de poemoj, aperis en 1945[9]. Du ĉefaj temoj de ŝiaj verkoj estis la nacia identeco kaj liriko[3]. Ŝia konata poemo, "Vorto al mia filo", fariĝis "norma verso por aserti nacian identecon". La lasta verso diras: "Rigardu, mia filo, kie ajn vi estu, / Kien ajn vi iru sub ĉi tiun lunon,/ Eĉ se vi forgesus vian patrinon,/ Ne forgesu vian gepatran lingvon.[7]"

En 1962–1963 kaj 1973 ŝi vojaĝis tra armenaj diasporaj komunumoj en Mezoriento[13] (Libano, Sirio, Egiptio.[10][12]) kaj Nordameriko (Usono kaj Kanado). En 1964 kaj 1976 ŝi publikigis du vojaĝlibrojn, kiuj estas raportoj pri ŝiaj vizitoj al la armenaj komunumoj de la Proksima Oriento[3], plejparte kunmetitaj de pluvivantoj de la Armena genocido kaj iliaj posteuloj, kaj Nordameriko. Ŝiaj libroj de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj temigis la historion de la armena popolo kaj ilian estontecon, kiun ŝi ĉiam prezentis per optimismaj bildoj[12]. Ŝi verkis plurajn poemojn por infanoj kaj du dramojn (1961–1962, 1976)[14].

Entute ŝi verkis pli ol sesdek librojn en la armena kaj iuj en la rusa[15]. Ŝiajn verkojn tradukis Bulat Okudjava, Yunna Morits, Jevgenij Jevtuŝenko, Andrej Voznesenskij, Bella Aĥmadulina, kaj aliaj[12][16][17].

Morto kaj entombigo[redakti | redakti fonton]

Memortabulo dediĉita al Silva Kautikjan kaj al sia filo Ara Ŝiraz.

Kaputikjan mortis en Erevana hospitalo la 25-an de aŭgusto 2006 dum operacio pro rompita kruro[17][18][19]. Ŝia korpo estis en la Placo de la Opero la 29-an de januaro[20], de kie ŝia ĉerko estis portita al la prestiĝa Panteono Komitas[17][21], kie ŝi estis enterigita. Prezidanto Koĉarjan, verŝajne pro la konstanta kritikado de Kaputikajn de lia regado de la lando, partoprenis nek ŝian funebran publikan montradon, nek ŝian entombigon[22].

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Kaputikjan estis edziĝinta al la konata poeto Hovhannes Ŝiraz[23]. Ilia sola filo, Ara Ŝiraz (1941–2014), estis eminenta skulptisto. Laŭ Vanand Ŝiraz, la filo de Ŝiraz de posta geedziĝo, ili disiĝis ĉar "la ĉeesto de du personecoj en unu familio estas malfacila.[24]"  Verkisto kaj artkritikisto Levon Mutafjan esprimis similan vidpunkton: "Hovhannes Ŝiraz kaj Silva Kaputikjan poste divorcis ĉar ŝajnis kvazaŭ la du potencaj individuoj ne povus vivi kune, sed Ara funkciis kiel la ponto kiu ligis ilin[25]."

Politikaj vidpunktoj kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Mark Malkasjan, Kaputikjan apartenis al "facilmova tavolo de la armena intelektularo"[15]. Dum jardekoj ili streĉiĝis laŭ fajna linio inter armena naciismo kaj oficiala soveta internaciismo[17]. Pri la Karabaĥa afero, la genocidaj aferoj, kaj aliaj aferoj karaj al la armena animo, ili parolis per la voĉo de sia popolo. Samtempe ili ĝuis bonan pozicion kun Moskvo kaj atingis la supran tavolon de la soveta intelektularo". Kaputikjan ĉiam montris la rolon de soveta Armenio kiel la centron de la armena nacio, dum forigis la armenan diasporon al duaranga pozicio[14].

Kaputikjan laŭdis la eminentan rusan defendanton de homaj rajtoj Andrej Saĥarov kiel "la konscienco de la soveta popolo"[26].

Armena genocido[redakti | redakti fonton]

Silva Kaputikjan en renkontiĝo kun diasporaj armenoj.

Kaputikjan alvokis "pacan venĝon" rilate al la Armena Genocido. En la libro Mezvoja kontemplado (1961) ŝi skribis: "Vi devas venĝi ĝin daŭre vivante.[27]"

La 24-an de aprilo 1965, je la 50a datreveno de la Armena genocido, granda manifestacio okazis en Erevano[10]. Kaputikjan estis inter la parolantoj, kiuj memorigis en siaj paroladoj la armenajn intelektulojn deportitajn kaj mortigitajn en 1915.  Kune kun la poeto Parujr Sevak, ŝi estis unu el la ĉefaj figuroj dum la manifestacio. Poste, ŝi kaj Sevak estis invititaj al Moskvo, kie la soveta registaro sankciis la konstruadon de monumento pri armena genocido en Erevano, kiu estis finita en 1967. Ŝi poste kritikis la sovetan gvidadon por iliaj politikoj koncerne la memorceremoniojn de aprilo 1965 en soveta Armenio. Ŝi kontrastis la "senbridajn memorceremoniojn" en la armena diasporo kompare kun la memorfestoj en Erevano, al kiuj laŭ ŝi "mankis la necesaj profundo kaj amplekso". En 1966 ŝi citis la sendependecon de la soveta armena registaro kiel kaŭzon de la manifestacio[28].

Politiko pri sovetia lingvo/nacieco[redakti | redakti fonton]

Ŝia tombo en la Panteono Komitas.

Ŝi defendis la naciajn rajtojn kaj aspirojn de la ne-rusaj popoloj en parolado publikigita en Samizdat en 1965-1966[29]. En 1980 ŝi "timis, ke armenaj gepatroj sentis sin devigitaj sendi siajn infanojn al ruslingvaj lernejoj por plilarĝigi siajn karierajn ŝancojn". En majo 1987 ŝi estis la unua ne-rusa homo, kiu publikigis artikolon en Pravda pri la nacieca temo, en kiu ŝi kritikis la sovetian registaron "konstante disvastigi la sferon de ruslingva uzado koste de la armena, kaj nerekte sugestis, ke la rusa ŝovinismo daŭre malhelpis rilatojn inter la popoloj de Sovetunio"[5]. Ŝi aldonis: "Kun ĉiu pasanta jaro, la sfero de nia gepatra lingvo malvastiĝas en Armenio. Vera patriotismo, inspirita de popola historio kaj kulturo, estas fidinda ŝildo protektanta junulojn de fremdaj eksteraj influoj"[30].

Armena armita lukto[redakti | redakti fonton]

En la 1980-aj jaroj "oni demandis ŝin, ĉu la armitaj operacoj kaj bombadoj povus misfamigi la armenan nacion antaŭ la okuloj de la mondo. Ŝia kaŭstika respondo reflektis la vidpunktojn de multaj armenaj observantoj: "Kaj ĉu silenti, petegante al la turkoj, adorantoj de la imperio, defendi potencojn nome de la Armena Afero, humiliĝi ĉe iliaj piedoj kaj lasante malplenmanajn fojojn meriti nian nacion?[31]"

En 1983 Kaputikjan verkis rekviemon por Levon Ekmekĝjan kiu estis nomata "Nokta Rekviemo" (Գիշերային ռեքվիեմ)[32], kiu unue estis publikigita en 1987. Ekmekĝjan estis unu el la ĉefaj krimintoj de la atako en la Esenboğa Internacia Flughaveno en 1982, pro kio li estis pendigita en Turkio la 29-an de januaro 1983[6].

Kaputikjan estis inter armenaj intelektuloj, kiuj esprimis sian subtenon al Varuĵan Garabedjan, kiu estis liberigita el franca malliberejo en 2001 kaj deportita al Armenio en 2001[33].

Karabaĥa movado[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis unu el la fruaj gvidantoj de la Karabaĥa movado, kune kun Zori Balajan kaj Igor Muradjan. Laŭ Levon Ter-Petrosjan, la unua prezidanto de Armenio kaj la posta estro de la Karabaĥa Komitato, Kaputikjan, Balajan, Muradjan, kaj aliaj formis la "unuan Karabaĥan Komitaton"[6][34], kiu havis nur unu celon: rekuniĝo de la armen-loĝata Montara Karabaĥo, tiam Aŭtonoma provinco, kun sovetia Armenio "uzante la sovetian sistemon". Ter-Petrosjan sugestis, ke "Por ili aferoj kiel demokratio aŭ sendependeco de Armenio simple ne ekzistis.[35]"

Dum kunveno en la 15-a de februaro 1988 de la Verkista Unio de Armenio, Kaputikjan parolis por subteni la karabaĥajn armenojn. La 26-an de februaro Kaputikjan kaj Balajan renkontis sovetian gvidanton Miĥail Gorbaĉov en Kremlo por diskuti la Karabaĥan temon.  Laŭ Thomas de Waal "Ambaŭ armenaj verkistoj kombinis lojalan [komunistan] partianecon kun armena naciismo sed estis tre malsamaj laŭ naturo".  Li priskribas Kaputikjan tiele[36]:

Silva Kaputikjan havas pli trankvilan kaj reĝan sintenon. Kun plata nazo, verdaj okuloj kaj eleganta blanka bufa hararanĝo, ŝi aspektas kiel granda sinjorino de la kortego de Ludoviko la 15-a. Kaputikjan estas la plej fama vivanta poeto de Armenio kaj, kiam ĝi eliris de la renkontiĝo, konsideris al Raisa Gorbaĉevon kiel unu el ŝiaj adorantoj. Malgraŭ ŝiaj naciismaj opinioj, ŝi ofte parolis por akordigo kaj dialogo kun Azerbajĝano[37].

Post kiam ili revenis al Armenio, ili persvadis la manifestaciantojn paŭzi la amaskunvenojn. Ĝenerale, ŝia rolo en la karabaĥa movado estas konsiderata kontraŭdira[38] .

Ekologiismo[redakti | redakti fonton]

Silva Kaputikajn en kolaĝo de plej elstaraj armenoj de la tuta historio. Ŝia bildo estas la dua, maldekstre dekstren, en la lasta parto[39].

Dum manifestacio de oktobro 1987 organizita de Zori Balajan, Kaputikyan postulis la aŭtoritatojn fermi ĉiujn kemiajn plantojn en Armenio kaj avertis: "Ne lasu la Ruĝan genocidon sekvi ĉi tiun nevideblan genocidon!"  Dum kunveno de la 26-a de aprilo 1988 ĉe la konstruaĵo de la Verkista Unio en Kievo, Ukrainio, memorante la duan datrevenon de la ĉernobila katastrofo[40], oni legis la telegramon de Kaputikjan "esprimanta solidarecon en malĝojo".  En januaro 1989 Kaputikjan deklaris, ke la nuklea centralo Mecamoro en Armenio devas esti fermita kaj ke "ĝi minacis detrui la gentipon mem de la armena nacio[41]."

Sendependa Armenio[redakti | redakti fonton]

En 1996 Kaputikjan estis inter grupo de 14 intelektuloj, kiuj subskribis malferman leteron petante al Ĝenerala Prokuroro Artavazd Gevorgjan agi kontraŭ Defenda Ministro Vazgen Sargsjan, kiu, post la prezidanta elekto de 1996, deklaris, ke lia ministerio ne rekonos la opoziciajn gvidantojn "eĉ se ili gajnos 100 procenton de la voĉoj"[42].

Kaputikjan ĉiam pli kaj pli kritikis la registaron de la dua prezidanto de sendependa Armenio, Robert Koĉarjan. La 14-an de aprilo 2004, ŝi skribis malferman leteron kun la titolo "Koĉarjan devas foriri" («oc պետք է հեռանա»), kie ŝi alvokis lian eksiĝon kaj protestis kontraŭ la perfortan kontraŭpremon al opozicia manifestacio la 12an / 13an de aprilo, kiu postlasis dekojn da vunditoj. Ŝi ankaŭ resendis la Medalon Mesrop Maŝtoc per kiu ŝi estis premiita fare de Koĉarjan en 1999[43]. Koncerne la batadon de la opozicia politikisto Aŝot Manuĉarjan, Kaputikjan deklaris: "Batado en Armenio fariĝis la baza rimedo de politiko kaj la plej influa parto de ŝtata teroro. Ĉiuj kazoj, kiam forto estis uzata, estu rigardataj de ĉi tiu vidpunkto.[44][28][45][46][47]" ArmeniaNow raportis, ke ŝi tiel fariĝis "opozicia famulo"[48]. Ŝi ankaŭ skribis ke respondeca politikisto eksiĝintus post la pafado en la armena parlamento en 1999 kiam ĉefministro Vazgen Sargsjan kaj parlamenta prezidanto Karen Demirĝjan estis murditaj, inter aliaj[28]. Responde, Koĉarjan deklaris, ke la Medalo Mesrop Maŝtoc ne estas lia medalo, sed tiu de la Respubliko Armenio. Li aldonis, ke li bedaŭras, ke tiel Kaputikjan rigardas la "esencon de nia ŝtato"[49] kaj ne kontribuas al "la respekto de nia nacio al edukado de la juna generacio.[50]"

Rekono kaj heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Stampilo de 2019.

Kaputikjan estas inter la plej rimarkindaj armenaj virinoj en la historio[51]. Ŝi fariĝis klasikaĵo de armena literaturo dum sia vivo kaj ŝiaj poemoj estis enmetitaj en lernejajn literaturajn programojn. Kaputikjan estas ofte nomata en armenaj rondoj kiel Ամենայն հայոց բանաստեղծուհի,  kiu laŭvorte tradukiĝas al "Poetino de Ĉiuj Armenoj"[52][53][54] kaj imitas la titolon "Poeto de Ĉiuj Armenoj"[55][56] donita al Hovhannes Tumanjan, kiu mem devenas de la Katolikoso de Ĉiuj Armenoj, la estro de la Armena Eklezio. Ŝi estis "unu el la plej bone konataj kaj vaste citataj sovetaj armenaj poetoj"[4]. Gazetara komuniko de armena registaro pri ŝia morto priskribis Kaputikjan kiel "unu el la plej elstaraj armenaj poetoj de la 20-a jarcento". Aravot raportis en 2004, ke ŝi estas la "lasta de sia speco."

En 1989 ĵurnalisto kaj politika analizisto Bohdan Nahaylo priskribis Kaputikjan kiel unu el la "tre respektataj nerusaj kulturfiguroj" de Sovetunio[57].

Ĉe ricevo de februaro 1988 en Kremlo, sovetia ĝenerala sekretario Miĥail Gorbaĉov diris, ke lia edzino, Raisa, tre admiras la poezion de Kaputikjan[58].

Lernejo en Erevano ricevis la nomon de Kaputikyan en 2007[59].

La 20-an de januaro 2009, je la 90-a datreveno de ŝia naskiĝtago, inaŭguriĝis en Erevano la Domo-Muzeo Silva Kaputikjan en ĉeesto de prezidanto Serĵ Sargsjan kaj ŝia filo, Ara.  La strato sur kiu la muzeo situas, antaŭe konata kiel Baghramjan Lane 1, estis renomita strato Kaputikjan[60].

Premioj kaj titoloj[redakti | redakti fonton]

Busto de Silva Kaputikjan en sia dommuzeo.

Premioj[9][12]

  • Ŝtatpremio de Sovetunio (1952)
  • Armena SSR Ŝtata Premio (1988)
  • Honorita Kultura Laboristo de Armena SSR (1970)
  • Honora Kultura Laboristo de Kartvela SSR (1982)
  • Medalo Mesrop Maŝtoc (1999) de prezidanto Robert Koĉarjan
  • Ordo de Princino Olga (Ukrainio, 1999) de prezidanto Leonid Kuĉma[61]

Titoloj[9]

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Karikaturisto Aleksander Saruĥan prezentis Kaputikjan en karikaturo de 1963, nun konservita ĉe la Nacia Galerio de Armenio[62].

Kaputikjan aperis en la dokumenta filmo, (1992) Paraĝanov: La lasta printempo , pri Sergej Paraĝanov, produktoro de armena deveno persekutita de la sovetaj aŭtoritatoj.

AR TV kaj Publika Televido de Armenio («Միայն ապրելը քիչ է ինձ համար», 2014) produktis dokumentajn filmojn pri Kaputikjan.

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Editorial Board. "Սիլվա Կապուտիկյան [Silva Kaputikjan]", 2006, paĝoj 328–329. (armene)
  2. Panossian 2006, p. 337.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (2000) A Reference Guide to Modern Armenian Literature, 1500-1920: With an Introductory History. Detrojto: Bardakjian, Kevork B.. ISBN 9780814327470.
  4. 4,0 4,1 (2012) Cyprus and the Politics of Memory: History, Community and Conflict. I.B.Tauris.
  5. 5,0 5,1 Malkasian 1996, p. 49.
  6. 6,0 6,1 6,2 (2013) Sentinel of Truth: Gourgen Yanikian and the Struggle Against the Denial of the Armenian Genocide. Strategic Book Publishing. ISBN 978-1625162717.
  7. 7,0 7,1 7,2 Սիլվա Կապուտիկյան [Silva Kaputikjan] (armene) (2012). Arkivita el la originalo je 26a de oktobro 2017.
  8. Faculty of Armenian Philology. Erevana Ŝtata Universitato. Arkivita el la originalo je 26a de oktobro 2017.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Սիլվա Բարունակի Կապուտիկյան (). Armena Akademio de Sciencoj.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 (1979) Soveta Armena Enciklopedio Volumo 5 ().
  11. Капутикян Сильва Барунаковна [Kaputikian Silva Barunakovna] (rua).
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 Կապուտիկյան Սիլվա [Kaputikjan Silva] (armene). Instituto por Armenaj Studoj de Erevana Ŝtata Universitato (2007). Arkivita el la originalo je 26a de oktobro 2017.
  13. 13,0 13,1 ""ԱՄԵՆԱՅՆ ՀԱՅՈՑ ՍԻԼՎԱՅԻ" ծննդյան օրն է", panorama.am, 20a de januaro 2014. ()
  14. 14,0 14,1 Panossian 2006, p. 338.
  15. 15,0 15,1 "Events Marking 90th Anniversary of Silva Kaputikyan Held in Yerevan", Hetq Online, 20a de januaro 2009.
  16. Hayryan, Z. G. (2011). “Любовная лирика С. Капутикян в переводах Б. Ахмадулиной [Silva Kaputikyan's Love Poetry in B. Akhmadullina's Translations]” (rusa), p. 229–234. 
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 "Умерла Сильва Капутикян", Kommersant, 26a de aŭgusto 2006. (ruse)
  18. "Armenian Poetess Silva Kaputikian Passess Away", 25a de aŭgusto 2006.
  19. "Поэтесса Сильва Капутикян будет похоронена в Пантеноне в парке им. Комитаса в Ереване", 25a de aŭgusto 2006. (ruse)
  20. "Վերջին հրաժեշտը Սիլվա Կապուտիկյանին", 29a de aŭgusto 2006. (armene)
  21. Սիլվա Կապուտիկյան (armene).
  22. "Խաչվածին մահ չկա", 20a de februaro 2009. (armene)
  23. "Armenian Sculptor Ara Shiraz Dies at 73", Asbarez, 18a de marto 2014.
  24. "Վանանդ Շիրազը մանրամասներ է պատմում Շիրազի ընտանիքից", 168.am, 168hours, 21a de majo 2014. (armene)
  25. "The greats are leaving us...Ara Shiraz passed away", 19a de marto 2014.
  26. "A Sakharov vs. Yeltsin Ballot? Maybe", The New York Times, 23a de januaro 1989.
  27. (27a de novembro 2010) Prospects for Reconciliation: Theory and Practice. DVV International, p. 25. ISBN 978-3-942755-01-6.
  28. 28,0 28,1 28,2 "Известная армянская поэтесса Сильва Капутикян вернула президенту Кочаряну орден Месропа Маштоца в знак протеста против событий 13 апреля". (ruse)
  29. (2012) Ethnicity, Nationalism and Conflict in the South Caucasus: Nagorno-Karabakh and the Legacy of Soviet Nationalities Policy. Ashgate Publishing. ISBN 978-1-4094-3630-0.
  30. (1989) Religion and Nationalism in Soviet and East European Politics. Duke University Press. ISBN 978-0822308911.
  31. "Оставьте этого человека в покое!", Azg, 4a de septembro 2003. (ruse)
  32. Panossian, Razmik (1998). “Between Ambivalence and Intrusion: Politics and Identity in Armenia-Diaspora Relations” 7, p. 189. doi:10.1353/dsp.1998.0011. 
  33. "Սիլվա Կապուտիկյան. "Այդ դու՛ չմեռար, մենք ենք մեռածը"", 30a de januaro 2012. (armene)
  34. "Lեւոն Eքմեքճեանէն հռչակագիր' ձեռնոցը նետուած է", Ararad, 10a de februaro 2015. (armene)
  35. de Waal 2003, p. 28.
  36. de Waal 2003, p. 57.
  37. Malkasian 1996, p. 48.
  38. "Democracy and Nationalism in Armenia", 1994, paĝoj 839–861 [843].
  39. "Սիլվա Կապուտիկյանը Ղարաբաղյան շարժման առաջին տարիներին [Silva Kaputikjan dum la unuj jaroj de la karabaĥa movado]", Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin, 2018, paĝoj 122–140.
  40. "A public meeting about Chernobyl; or glasnost in Kiev", 1988, paĝo 8.
  41. Haze over Ararat: The Role of Environmentalism in the Rise of National and Civil Society Movements in Soviet and Post-Soviet Armenia, 1975 – Present. Gomidas Institute (19a de majo 2013).
  42. "A Socialist Pluralism of Opinions: Glasnost and Policy-Making under Gorbachev", julio 1989, paĝoj 271–304 [302].
  43. Cycle of Repression: Human Rights Violations in Armenia. Human Rights Watch (4a de majo 2004). Arkivita el la originalo je 26a de oktobro 2017.
  44. "Prominent Writer Returns State Award To Protest 'Repression'", azatutyun.am, 6 de julio 2004.
  45. "Timeline of unrest", Hetq Online, 17a de arilo 2004. Kontrolita 16a de marto 2015.
  46. "A Week in Seven Days: Matters that made the media since last Friday.", ArmeniaNow, 9a de julio 2004.
  47. "Ամեն ինչ, բացի Քոչարյանի տված մեդալից", Armenian Times, 3a de julio 2010. (armene)
  48. "Random or Planned?: Attack on former politician raises questions", ArmeniaNow, 23a de aprilo 2004.
  49. "Խորհրդարանը չի լուծարվի, վարչապետը կմնա նույնը", Aravot, 21a de aprilo 2004. (armene)
  50. "Պետք են նախագահական նոր ընտրություններ", Aravot, 1a de marto 2008. (armene)
  51. "Խորհրդարանը չի լուծարվի, վարչապետը կմնա նույնը", Aravot, 21a de aprilo 2004. (armene)
  52. "Կապուտիկյանի հիշատակին", Aravot, 21a de januaro 2009.
  53. "Այսօր Ամենայն հայոց բանաստեղծուհու ծննդյան օրն է", 20a de januaro 2014. ()
  54. "Հայ Կին Գրողները Տարիներու Ընդմէջէն", Aztag, 13a de oktobro 2014. (armene)
  55. "Silva Kaputikyan would turn 93 today", 20a de januaro 2012.
  56. "Karekin I: The All Armenian Catholicos of blessed Memory", theorthodoxchurch.info, Orthodoxy Cognate PAGE Society, 2a de septembro 2011.
  57. "Why the Empire's subjects are restless", 1989, paĝoj 22–27 [25].
  58. "A Test of Change Explodes in Soviet", The New York Times, 11a de marto 1988.
  59. The schools subordinated to the municipality of Yerevan. Oficiala retpaĝaro de la Urbodomo de Erevano. “School N145 after Silva Kaputikyan was founded in 1969. It was named after the Armenian poetess in 2007.”.
  60. Երեւանում բացվեց Սիլվա Կապուտիկյանի տուն-թանգարանը (armene). azatutyun.am (20a de februaro 2009). Arkivita el la originalo je 26a de oktobro 2017.
  61. Про нагородження відзнакою Президента України "Орден княгині Ольги" (ukraina). Verkhovna Rada of Ukraine (1a de oktobro 1999). Arkivita el la originalo je 26a de oktobro 2017.
  62. Սիլվա Կապուտիկյան (1963) (Flago-de-Armenio.svg Armenio). Nacia Galerio de Armenio.