Silvia Navarro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silvia Navarro
Silvia Navarro
Silvia Navarro
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1978
en Meksiko Meksikurbo, Meksiko
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1996– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Silvia Angelica Navarro Barva, plej vaste konata kiel Silvia Navarro (n. 14-an de septembro 1978) estas meksikia aktorino laboranta sub la plej granda tiea televida stacio TV Azteca kaj eblas eĉ diri, ke ŝi estas unu el iliaj plej antaŭaj steloj. Ŝi ludis sian unuan rolon kiel malgranda infano, nome en televida serio kun nomo "La mujer marcada". Ŝi poste revenis en televidajn ekranojn nur je multe da jaroj pli poste en televida amuzego "A la Cachi, cachi porra". Dank al' tio plenumis ŝia vivrevo, ŝi sopiris fariĝi aktorino, fariĝi aŭ juristino kaj ankoraŭ pli bone aktorino. Dank' al tiu ĉi programo ŝi akiris je unu jaro pli poste ĉefrolon, kvankam en telenovelo kaj tute sukcesa.

Poste ŝi plene decidiĝis dediĉi sin al aktorado. Ŝi eĉ prenis kursojn de grandaj meksikiaj aktoroj, kiuj estis ekzemple Luis TaviraAntonio Penunuri. Sekvis pluaj televidaj serioj, el kiuj plej sukcesa fariĝis telenovelo "Cuando seas mía". Tiu ĉi serio solenis sukceson tra la tuta mondo. Ŝi samtempe ankaŭ fariĝis vizaĝo por kelkaj internaciaj firmaoj, kiel ekzemple telefona kompanio Unefon aŭ glaciaĵo Algida. Ne daŭris longe kaj venis unua granda ŝanco - paroligo de animea drakino en filmo "Dragones: Destino de fuerte". La fabelo solenis sukceson en ĉiuj frontoj, bedaŭrinde nur en Sud-Ameriko kaj kelkaj landoj de Usono.

Eĉ ne rolo en filmo ne lasis longe atendi je si, ne forkuris nome eĉ ne unu jaro kaj Silvia akiris ĉefrolon en fimo de reĝisoro Rafael Gutierréz kun nomo "Mujer alabastrina".

La aktorino adoras dancon kaj muzikon de Fernando Delgadillo.

Telenoveloj[redakti | redakti fonton]