Silvio Romero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Silvio Romero

Silvio VASCONCELOS da SILVEIRA RAMOS ROMERO [SILviŭ vaskonSEluz dasilVEJra RAmus hoMEru], kritikisto, verkisto, folkloristo, polemikisto, profesoro kaj historiisto pri Brazila literaturo, naskiĝis en Lagarto, en la 21-a de aprilo 1851, kaj mortis en Rio-de-Ĵanejro, en 18-a de julio 1914. Famega aŭtoro en Brazilo, li subtenis Esperanton en frua 20-a jarcento, kvankam li mem ne estis esperantisto. Komence li kontraŭis la Esperantan aferon kaj en 1907 li verkis lerterartikolon en kiu komparis Esperanto al birdkaptilo. Poste, li sanĝis sian opinion, li ne nur nutris simpation al la Internacia Lingvo, sed eĉ afable akceptis esti la oficiala oratoro de la 4-a Brazila Kongreso de Esperanto en Juiz de Fora, 1911.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.