Sima Qian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Qian Sima
Si maqian.jpg
Persona informo
NomoQian Sima
Dato de naskiĝo1-a de januaro -145 [#]
NaskiĝlokoHejin [+]
Dato de morto1-a de januaro -86 [#]
Aĝo je morto58
Okupoj kaj profesioj
Okupohistoriisto
Geografio
ŜtatoĈinio
Familio
PatroSima Tan [+]
Lingvoj
Parolata lingvoĉina lingvo [+]
Portalo pri Homoj
Information icon.svg
vdr

SIMA Qian (司馬遷 / 司马迁, pinyin Sīmǎ Qiān; Esperante Sima Ĉjan) (ĉirkaŭ -145 - -90) estas konsiderata la patro de ĉina historiografio pro sia ege estimata verko, Shiji (史記, "Registroj de la Granda Historiisto"), trarigardo de pli ol du mil jaroj de la historio de Ĉinio. Tiu verko kovras pli ol du miloj da jaroj komence el la eltronigo de la legenda Flava Imperiestro kaj la formigo de la unua ĉina ŝtato ĝis la regado de la suvereno de la epoko de Sima Qian, nome imperiestro Wu Di. Kiel la unua universala historio de la mondo kiel ĝi estis konata de la antikvaj ĉinoj, la "Registroj de la Granda Historiisto" servis kiel modelo por oficiala histori-verkado por postaj ĉinaj dinastioj kaj po r la ĝenerala ĉina kultura sfero (Koreio, Vjetnamio, Japanio) ĝis la 20a jarcento.[1]

Li vivis dum la regado de la imperiestro Vudio (-141 - -87)], kiu estis unu el la plej gravaj estroj de Ĉinio. Lia patro, Sima Tan (司馬談 / 司马谈, Sīmǎ Tán) laboris ĉe la kortego kiel astrologo kaj analizisto[2]; tiel li devis enskribi kaj la ĉielajn fenomenojn samkiel iliaj influoj kaj la eventojn homaranajn. La familio de Sima Qian instaliĝis do en Maoling, proksime de la ĉefurbo Chang'an. En la jaro -107, ĵus antaŭ sia morto, Sima Tan petis de sia filo ke tiu ĉi daŭrigu la verkadon de sia impona libro por rakonti la tutan historion de Ĉinio.

Sima Qian sufiĉe multe vojaĝis dum la junaĝo[2]. Li akiris la postenon de lia patro post kiam tiu mortis[2]. Post lia 48a naskiĝdatreveno, li kolerigis la tiaman imperiestron, kaj pro tio oni kaj malliberigis kaj kastris lin[2]. Li finis la verkadon de sia libro je la aĝo de 50 jaroj[2].

La patro de Sima Qian nome Sima Tan (司馬談) unue planis la ambician projekton verki kompletan historion de Ĉinio, sed kompletigis nur kelkajn preparajn skizojn ĝis la momento de sia morto. Post heredi la postenon de sia patro kiel kortega historiisto en la imperia kortego, li estis determinita al plenumo de la lasta deziro de sia patro komponi kaj kunmeti tiun eposan historiverkon. Tamen en la jaro 99 a.n.e., li falis viktimo de la afero Li Ling por estis prolanta defende de la generalo, kiu estiskulpigita pro malsukcesa kampanjo kontraŭ la Ŝiungnuoj. Estis tiam kiam je elekto esti ekzekutita aŭ kastrita, li elektis tion laste menciita por finigi sian historian verkon. Kvankam li estas universale memorata pro la Registroj, survivantaj verkoj indikas, ke li estis ankaŭ talentohava poeto kaj prozisto, kaj li ludis gravan rolon en la kreado de la kalendaro Taiĉu, kiu estis oficiale proklamita en la jaro 104 a.n.e.

La unua paĝo de Shiji.

Kiel lia posteno en la imperia kortego estis "Granda Historiisto" (tàishǐ 太史, varie tradukita kiel kortega historiisto, skribisto aŭ astronomo/astrologo), postaj generacioj atribuos al li la honoran titolon "Sinjoro Granda Historiisto" (Tàishǐ Gōng 太史公) pro sia monumenta verko, kvankam lia magnum opus (verkego) estis finkompletigita multajn jarojn post lia posteno kiel Granda Historiisto finis en misfortuno kaj post lia akcepto de punagado kontraŭ li, inklude enprizonigon, kastradon kaj submeton al servutecon. Li estis tre konscia pri la gravo de sia verko por la estonteco kaj ĝia rilato kun sia propra persona suferado. En la malantaŭparolo de la Registroj, li iel komparis sian universalan historion de Ĉinio al la siatempaj klasikaĵoj, nome Guoĝyu de Zuokiu Ming, Lisao de Qu Yuan, kaj la Militarto de Sun Bin,[3] indikante, ke ankaŭ ĉiuj tiuj verkistoj suferis grandajn personajn misfortunojn antaŭ tiuj porĉiamaj monumentaj verkoj atingu sukceson.

Ekvivo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Sima Qian naskiĝis en Ksiaĝang en Zuopingĝi (apud la nuntempa Hanĉeng, Ŝenŝjia Provinco) je ĉirkaŭ la jaro 145 a.n.e., kvankam kelkaj fonotj datigas sian naskon ĉirkaŭ la jaro 135 a.n.e.[4] Ĉirkaŭ la jaro 136 a.n.e., lia patro, Sima Tan, ricevis nomumon al la relative malalt-ranga posteno de "granda historiisto" (tàishǐ 太史, alternative "granda skribisto" aŭ "granda astrologo").[5][6] La ĉefa tasko de granda historiisto estis formuli la jaran kalendaron, identigante kiuj tagoj estas rite bonsortigaj aŭ malbonsortigaj, kaj prezenti ĝin al la imperiestro antaŭ la novjara festo.[7] Krom tiuj taskoj, la granda historiisto devis ankaŭ veturi kun la imperiestro por gravaj ceremonioj kaj registri la ĉiutagajn okazaĵojn kaj en la kortego kaj en la lando.[8] Laŭ sia rakonto, je aĝo de dek Sima estis kapabla "legi la malnovajn verkojn" kaj estis konsiderata promesplena fakulo.[9] Sima kreskiĝis en konfuceisma medio, kaj Sima ĉiam rigardis historian verkadon kiel ago de konfuceisma fileca pieco al sia patro.[10]

En la jaro 126 a.n.e., ĉirkaŭ aĝo de dudek, Sima Qian komencis etendan veturon tra Ĉinio kiel ĝi ekzistis en la Han dinastio.[11] Li startigis sian veturadon el la imperia ĉefurbo, Chang'an (apud la moderna Xi'an), poste li iris suden laŭ la rivero Jangzio ĝis la Ĉangŝa Regno (nuntempa Hunana Provinco), kie li vizitis la riveron Miluo kie tradicie oni diris, ke la poeto Qu Yuan de la Militŝtata periodo dronigis sin mem.[12] Li poste iris serĉi la tombolokon de la legendaj regantoj Yu en la Monto Kuaiji kaj de la imperiestro Shun en la montoj Jiuyi (nuntempa kantono Ningĝuan, Hunano).[13][14] Li poste iris norden al Huaiyin (nuntempa Huai'an, Ĝjangsuo) por vidi la tombon de la generalo de la Han dinastio nome Han Xin, poste pluis norden al Cjujfu, nome hejmurbo de Konfuceo, kie li studis ritaron kaj aliajn tradiciajn studobjektojn.[15]

Kiel funkciulo de la kortego Han[redakti | redakti fonton]

Portreto de Sima Qian.

Post siaj veturoj, Sima estis elektita kiel Palac-helpanto en la registaro, kies taskoj estis inspekti diversajn partojn de la lando kun la imperiestro Vu en la jaro 122 a.n.e.[16] Sima edziĝis juna kaj havis unu filinon.[16] En la jaro 110 a.n.e. je la aĝo de 35, Sima Qian estis sendita okcidenten al milit-ekspedicio kontraŭ kelkaj "barbaraj" triboj. Tiun jaron, lia patro malsaniĝis pro la maltrankvilo ne esti invitita al la Imperia Memofero Feng. Suspektante, ke lia bona epoko estas finanta, li konsilis sian filon reen hejme ke li reprenu la historian laboron kiun li estis komencinta. Sima Tan deziris sekvi la verkadon de la Analojn de Printempo kaj Aŭtuno — nome la unua kroniko en la historio de la Ĉina literaturo. Ŝajne Sima Tan estis kapabla nur komponi skizon de la verko antaŭ li mortis. En la postparolo de la kompletita Shiji, estas eseeto pri la ses filozofiaj skoloj kiu estas klare atribuita al Sima Tan. Krome, estas nur fragmentoj de Shiji kiuj ŝajne estis verkitaj de Sima Tan aŭ bazitaj sur liaj notoj. Kuraĝigita per la inspirado de sia patro, Sima Qian pasigis multon de la postaj jardekoj verkante kaj kompilante la verkon Registroj de la Granda Historiisto, kompletante ĝin antaŭ la jaro 91 a.n.e., probable ĉirkaŭŭ la jaro 94 a.n.e. Tri jarojn post la morto de sia patro, Sima Qian ricevis la iaman postenon de sia patro kiel taiŝi. En la jaro 105 a.n.e,, Sima estis inter la fakuloj elektitaj por reformi la kalendaron. Kiel veterana imperia funkciulo, Sima estis ankaŭ en la posteno por konsili la imperiestron pri ĝeneralaj aferoj de la ŝtato.

La afero de Li Ling[redakti | redakti fonton]

Lastaj jaroj kaj morto[redakti | redakti fonton]

Registroj de la Granda Historiisto[redakti | redakti fonton]

Influoj kaj plinovigoj[redakti | redakti fonton]

Literatura gravo[redakti | redakti fonton]

Aliaj literaturaj verkoj[redakti | redakti fonton]

[redakti | redakti fonton]

Familio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jay, Jennifer (1999). "Sima Qian". En Kelly Boyd (eld.). The Encyclopedia of Historians and Historical Writing Volume 2. FitzRoy Dearborn. pp. 1093–1094. Alirita la 10an de aprilo 2020.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Caŭ, Bajlong. (1988) 5000 Jaroj de Ĉinio, tradukis Faibo (esperante), Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, p. 94–97.
  3. La Militarto de Sun Bin estas diferenca el la samtitola verko de Sun Zi (Sun Tzu), kvankam oni diris, ke Sun Bin estas posteulo de Sun Zi.
  4. Knechtges (2014), p. 959.
  5. de Crespigny (2007), p. 1222.
  6. Knechtges (2014), p. 960.
  7. Knechtges (2014), p. 960.
  8. Hughes-Warrington (2000), p. 291.
  9. Hughes-Warrington (2000), p. 291.
  10. Hughes-Warrington (2000), p. 291.
  11. Knechtges (2014), p. 960.
  12. Knechtges (2014), p. 960.
  13. Knechtges (2014), p. 960.
  14. Watson (1958), p. 47.
  15. Knechtges (2014), p. 960.
  16. 16,0 16,1 Jay, Jennifer (1999). "Sima Qian". En Kelly Boyd (eld.). The Encyclopedia of Historians and Historical Writing Volume 2. FitzRoy Dearborn. pp. 1093–1094. Alirita la 10an de aprilo 2020.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • de Crespigny, Rafe (2007). A Biographical Dictionary of Later Han to the Three Kingdoms (23–220 AD). Leiden: Brill. ISBN 978-90-04-15605-0.
  • Hughes-Warrington, Marnie (2000). Fifty Key Thinkers on History. London: Routledge.
  • Knechtges, David R. (2014). "Sima Qian 司馬遷". In Knechtges, David R.; Chang, Tai-ping (eld.). Ancient and Early Medieval Chinese Literature: A Reference Guide, Part Two. Leiden: Brill. pp. 959–965. ISBN 978-90-04-19240-9.
  • Watson, Burton (1958). Ssu-ma Ch'ien: Grand Historian of China. New York: Columbia University Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]