Simbolismo (arto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pierre Puvis de Chavannes, Jeunes Filles au Bord de la Mer (Junulinoj ĉe la maro), 1879, Musée d'Orsay, Parizo.
Viktor Vasnecov, La kavaliro ĉe la krucvojo, 1878.

Simbolismi estis arta movado de la fino de la 19a jarcento de franca, rusa kaj belga deveno en poezio kaj aliaj artoj. En literaturo, tiu stilo originiĝis en 1857 kun la publikigo de la verko de Charles Baudelaire nome Les Fleurs du mal. La verkoj de Edgar Allan Poe, kiuj Baudelaire ege admiris kaj eĉ tradukis en la francan, estis ŝlosila influo kaj fonto de multaj tropoj kaj metaforaj bildoj. La estetiko estis disvolvigita de Stéphane Mallarmé kaj Paul Verlaine dum la 1860-aj kaj 1870-aj jaroj. En la 1880-aj, la estetiko estis markita per serio de manifestoj kaj allogis generacion de verkistoj. La esprimo "simbolista" mem estis unuafoje aplikita de la kritiko Jean Moréas, kiu inventis la terminon por distingi la simbolistojn el la rilataj dekadencistoj de literaturo kaj de aliaj artoj.

Distinga el, sed rilata al, la stilo de literaturo, simbolismo de arto estas iel rilata al la gotika komponaĵo de Romantismo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino "simbolismo" estas derivata el la vorto "simbolo" kiu siavice derivas el la Latina symbolum, nome simbolo de fido, kaj symbolus, signo de agnosko, siavice el la klasika greka συμβόλον symbolon, nome objekto duonigita konstituanta signo de agnosko kiam la portantoj kapablas rekunigi la du duonojn. En antikva Grekio, la symbolon estis peco de ceramiko kiu estis surskribita kaj poste rompita en du pecoj kiuj estis donitaj al ambasadoroj el du aliancaj urbo-ŝtatoj kiel registro de la alianco.

En literaturo[redakti | redakti fonton]

Pioniroj[redakti | redakti fonton]

Aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Listitaj laŭ naskojaro:

Francaj

Rusaj

Belgaj

Serbaj

Aliaj

Influo en anglalingva literaturo[redakti | redakti fonton]

Anglalingvaj aŭtoroj kiuj influis aŭ estis iel influita de simbolismi estas la jenaj:

En pentrarto[redakti | redakti fonton]

Simbolisma pentrarto estis stilo de fantasta kaj sonĝa tendenco aperinta kiel reago al la seka naturismo de la realisma pentrarto, kontraŭ kies objektiveco kaj detala priskribemo de la realo oni opoziciis per ekstrema subjektiveco kaj eĉ montro de tio kaŝita kaj neracia; kontraŭ la reprezentemo, oni proponia la elvokivon aŭ la sugestemon. Same kiel en poezio la ritmo de la vortoj utilis por esprimi esencan signifon, en pentrarto oni serĉis la manieron per kiu la koloro kaj la linio esprimu ideojn. Tiucele, ĉiaj artoj estis interrilataj kaj tial foje oni komparis la pentrarton de Odilon Redon kun la poezio de Baudelaire aŭ la muziko de Debussy.[1]​ Tiu stilo speciale emfazis al la mondo de la sonĝoj kaj la mistikismo, same kiel al diversaj aspektoj de la kontraŭkulturo kaj de la marĝenemo, kiel esoterismo, satanismo, teroro, morto, peko, sekso kaj perverseco — rimarkindas tiukadre la fascino de tiuj artistoj por la figuro de la femme fatale (fatala virino)—. Ĉio tio montriĝis kongrue kun la dekadencismo, kultura tendenco de la fino de la jarcento kiu markis la aspektojjn plej ekzistadismajn de la vivo kaj en la pesimismo kiel viva sinteno, same kiel klopodis la forestemon kaj la elstarigon de la senkonscio. Alia tendenco ligita al simbolismo estis la stetikismo, nome reago al utilismo hegemonia en la epoko kaj al la malbeleco kaj materiismo de la industria epoko. Kontraŭ tio, oni donis al arto kaj al la beleco aŭtonomecon propran, sintezigita en la formulo de Théophile Gautier «arto por arto» (L'art pour l'art).

Simbolismaj pentristoj kaj aliaj vidartistoj[redakti | redakti fonton]

Vizio de knabo Bartolomeo de Mikaelo Nesterov.

Rusaj

Francaj

Belgaj

Aliaj

En muziko[redakti | redakti fonton]

Simbolismaj muzikkomponistoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chilvers, 2007, p. 888.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Balakian, Anna, The Symbolist Movement: a critical appraisal. New York: Random House, 1967.
  • Chilvers, Ian (2007). Diccionario de arte. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 978-84-206-6170-4.
  • Facos, Michelle, Symbolist Art in Context. Routledge, 2011.
  • Delvaille, Bernard, La poésie symboliste: anthologie. Paris: Seghers, 1971. ISBN 2-221-50161-6.
  • Houston, John Porter, kaj Mona Tobin Houston, French Symbolist Poetry: An Anthology. Bloomington : Indiana University Press, 1980. ISBN 0-253-20250-7.
  • Jullian, Philippe, The Symbolists. Oxford: Phaidon; New York: E.P. Dutton, 1973. ISBN 0-7148-1739-2.
  • Lehmann, A.G., The Symbolist Aesthetic in France 1885–1895. Oxford: Basil Blackwell, 1950, 1968.
  • The Oxford Companion to French Literature, Sir Paul Harvey kaj J. E. Heseltine, eld., Oxford: Oxford University Press, 1959. ISBN 0-19-866104-5
  • Praz, Mario, The Romantic Agony London: Oxford University Press, 1930. ISBN 0-19-281061-8.
  • Symons, Arthur, The Symbolist Movement in Literature, 1899, rev. 1919.
  • Wilson, Edmond, Axel's Castle: A Study in the Imaginative Literature of 1870–1930 (Internet Archive). ISBN 978-1-59853-013-1 (Library of America)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]