Simferopola municipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Simferopola municipo
ruse Симферопольский горсовет
ukraine Сімферопольська міськрада
krime-tatare Aqmescit şeer şurası

Sin escudo.png

La centro: Simferopolo
Areo: 107 km2
Loĝantaro: 358 108 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 3159,23 hom/km2
Telefon-kodo: +380-652
En la municipo estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

1
4
1
0
Simferopola municipo sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro
 
Information icon.svg
vdr

Simferopola municipo (ruse Симферопольский горсовет, ukraine Сімферопольська міськрада, krime-tatare Aqmescit şeer şurası) — unu el la regionoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo — la teritorio, estrata de la Simferopola urbodomo. La regiono estas sufiĉe malgranda kaj havas krom la urbon Simferopolo nur 5 loĝlokojn.

La konsisto de la regiono[redakti | redakti fonton]

La tuta teritorio de la Simferopola municipo estas dividita je 3 distriktoj: Kijevskij, Ĵeleznodoroĵnij kaj Centralnij. La Centralnij-distrikto havas nur la urbajn kvartalojn. La Kijevskij-distrikto havas la dekstrabordan parton de la urbo (situantan sur la dekstra bordo de la rivero Salgiro) kaj la urbo-tipan loĝlokon Agrarno. La Ĵeleznodoroĵnij-distrikto havas la kvartalojn de la okcidenta parto de la urbo kaj la Gresovskan submunicipon, kiu havas 3 urbo-tipajn loĝlokojn (Gresovsko, Aeroflotsko kaj Komsomolsko) kaj vilaĝon Bitumnoje.