Simfonio E-maĵora (Schubert)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simfonio E-maĵora (D 729) el la somero de 1821 estas unu el kvin nefinitaj simfonioj de Franz Schubert. Ekster la germanlingvaj landoj oni ofte nombras ĝin ekde nove kiel 7-a simfonio de Schubert .[1]

Schubert postlasis sep finkomponitajn simfoniojn. Jam la ekzisto de la tiel nomata Nefinita en b-minoro kaj aro da fragmentoj el lia plej frua ĝis malfrua kreoperiodoj igis serĉi multajn muzikesploristojn pri kromaj simfonioj de Schubert. La reserĉado pri la „Gmunden-Gasteiner” el la jaro 1825, kiun oni kredis perdinta, kondukis ankaŭ al falsoprovoj, ekzemple fare de Gunter Elsholz (1936–2004), kion dokumentis Werner Maser.

Historio de la ekesto kaj prezentado[redakti | redakti fonton]

Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

Alie ol je liaj aliaj simfoniaj fragmentoj ekzistas de la simfonio en E-maĵoro de Schubert el la jaro 1821 skizo kompleta en ĉiuj kvar movimentoj de la unua ĝis lasta takto. La unuajn 110 taktojn Schubert mem instrumentis plenpartiture, je kio li planis por la instrumentado pli grandan instrumentaron ol en siaj aliaj simfonioj. Nur malmulton li estus devinta investi en kompletan version, ĉio jam estis prete konceptita. La fragmento subdividiĝas en jenaj movimentoj:

  • Adaĝo - alegro
  • Andanto
  • Skerzo kaj trio
  • Alegro ĝusto

La frato de Schubert, Ferdinand, sendis la manskribaĵon en 1846 al Felix Mendelssohn Bartholdy, kiu jam en 1839 estis por unua fojo prezentinta la grandan simfonion C-maĵoran D 944 de Schubert, kies partituron Robert Schumann estis transsendinta ekde Vieno al Lepsiko. Prezentado okazis tamen nek fare de Mendelssohn nek de Arthur SullivanJohannes Brahms.

Kompletigoj[redakti | redakti fonton]

Unuafoje en 1881 la angla komponisto John Francis Barnett faris prezenteblan version de la simfonio, kiu estis prezentata la 5-an de majo 1883 en la Kristalpalaco je Londono kaj aperis je Breitkopf & Härtel kiel pianopartituro je kvar manoj. La partituroj de ĉi tiu versio neniiĝis en 1936 je la brulego de la Kristalpalaco kaj en 1943 je la detruo de la eldoneja domo de Breitkopf & Härtel en Lepsiko. En 1934 ekestis priverkaĵo de Felix Weingartner. En pli nova tempo la simfonio fariĝis denove alirebla al pli vasta publiko per la kompletigita versio de Brian Newbould (1982). Tiu ĉi validas kiel la ĝis nun plej verkfidela versio, ĉar Newbould alie ol Weingartner rezignis operaciojn kiel ekzemple mallongigojn.

La memskribaĵo troviĝas en Reĝa Altlernejo de Muziko en Londono,signaĵo: MS. 586.

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

Versio Felix Weingartner:

  • Schubert: simfonio n-ro 7. Wiener Staatsopernorchester, Franz Litschauer (sonregistrado en 1952) Naxos 9.80641
  • Franz Schubert: simfonio en E-maĵoro D 729 +simfoniaj fragmentoj D. 615, 708a, 936a. Rundfunk-Sinfonieorchester Berlin, Heinz Rögner (1977/1979). Berlin Classics 8530668
  • Felix Weingartner: violonkonĉerto G-maĵoro op. 52; Schubert/Weingartner: simfonio E-maĵora D. 729. Laurent Albrecht Breuninger (violono), SWR Rundfunkorchester Kaiserslautern, Alun Francis (2007) CPO 6614805

Versio Brian Newbould:

  • Schubert: La dek simfonioj. Academy of St Martin in the Fields, Neville Marriner, 6 lumdiskoj (1982–84), PHILIPS, 470 886-2.
  • Schubert: simfonio n-ro 7 en E-maĵoro, D. 729. Berlin Radio Symphony Orchestra, Gabriel Chmura (1988) Koch-Schwann 311 012 H1.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Kloiber: Handbuch der klassischen und romantischen Symphonie. 2-a ampleksigita eldono. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1976, ISBN 3-7651-0017-X.
  • Brian Newbould: Schubert and the Symphony. A New Perspective. Toccata Press, Surbiton 1992, ISBN 0-907689-27-2.
  • Wolfram Steinbeck: Sinfonie in E (D 729). en: Walther Dürr, Andreas Krause (eld.): Schubert-Handbuch. Metzler, Stutgarto 1997, ISBN 3-476-01418-5, S. 624-632.
  • Michael Steinberg: The Symphony. A Listener’s Guide. Oxford University Press, Novjorko 1995, ISBN 0-19-506177-2.

Rimarko[redakti | redakti fonton]

  1. Tio kaŭzas foje erarajn interŝanĝojn, car en la 19-a jarcento kaj la tiel nomata „Nefinita Simfonio“, kaj ankaŭ la „granda simfonio en C-maĵoro“ estis indikata kiel n-ro 7. Deutsch-Verzeichnis rezervas la numeron 7 nun por la Simfonio b-minora D 759 (la „Nefinita“).