Simfonio n-ro 7 (Beethoven)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Simfonio n-ro 7 en A-maĵoro, op. 92, de Ludwig van Beethoven estis komponiita en 1811, kiam la komponisto estis kuracante en Teplice. La verko estis finita en 1812 kaj dediĉita de la auztoro al la grafo Moritz von Fries.

La simfonio estis premierita en Vieno la 8an de decembro 1813 dum koncerto bonfara por la soldatoj vunditaj en la Batalo de Hanau. Beethoven mem dirigentis orkestron plenplena de elstaraj muzikistoj, kiaj Louis Spohr, Giacomo Meyerbeer, Mauro Giuliani, Johann Nepomuk Hummel, Ignaz Moscheles, Domenico Dragonetti, Andreas Romberg kaj Antonio Salieri.​ La peco estis tre bone akceptita de la tiama kritikistaro kaj la allegretto devis esti ripetita dum la premiero.[1]

La orkestro necesa por ludi la verkon devas havi du flutojn, du hobojojn, du klarnetojn en A, du fagotojn, du kornojn en A, mi kaj re, du trumpetojn en re, timbalojn kaj arĉinstrumentojn.

La Sepa Simfonio havas kvar movimentojn:

  • I. Poco sostenuto — Vivace;
  • II. Allegretto;
  • III. Presto;
  • IV. Allegro con brio.

La ludado kutime daŭras 34 minutojn proksimume.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steinberg, Michael. The Symphony: a listeners guide. p. 38-43. Oxford University Press, 1995.