Simfonio n-ro 8 (Beethoven)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Simfonio n-ro 8 en F-maĵoro, op. 93, estas simfonio de kvar movimentoj de la germana komponisto Ludwig van Beethoven en 1812. Beethoven aludis al ŝi fiere kiel «malgranda simfonio en F», distingante ŝin el la Sesa Simfonio, verko pli daŭra ankaŭ en F-maĵoro.[1]

La Oka Simfonio estis komencita fine de 1811 kaj finigita en oktobro 1812. Ĝia premiero okazis sub la dirigentado de la propra komponisto la 27an de februaro 1814, en Vieno.

La orkestro necesa por ludi la verkon devas havi du flutojn, du hobojojn, du klarnetojn en si♭, du fagotojn, du kornojn en fa kaj si♭, du trumpetojn en fa, timbalojn kaj arĉinstrumentojn.

La Oka Simfonio havas kvar movimentojn:

  • I. Allegro vivace e con brio;
  • II. Allegretto scherzando;
  • III. Tempo di Menuetto;
  • IV. Allegro vivace.

La ludado kutime daŭras 26 minutojn proksimume.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Beethoven's Symphony No. 8 in F Major, Op. 93 : NPR». [1] Alirita la 21an de Marto 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hopkins, Antony The Nine Symphonies of Beethoven (1981, Pan Macmillian, ISBN 0-330-26670-5).
  • Rosen, Charles Sonata Forms (revised edition 1988; New York: Norton. ISBN 0-393-30219-9).